Pöttsching
Pöttsching, jen germane, hungare Pecsenyéd, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Mattersburg. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 3 096 loĝantoj sur areo de 24,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². La origina nomo signifas: peĉenegoj.
Pöttsching · Pecsenyéd | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Mattersburg | ||
Poŝtkodo | 7033 | ||
Aŭtokodo | MA | ||
Telefonkodo | 0664 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 096 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 16° 22′ O (mapo)47.80666666666716.369444444444Koordinatoj: 47° 48′ N, 16° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 24,6 km² (2 460 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pöttsching [+] | |||
Situo
redaktiPöttsching situas sur malebenaĵo, laŭ malnova hungara landolimo, kiu nun estas landolimo de Burgenland, laŭ ĉefvojo Sopron-Wiener Neustadt. Eisenstadt troviĝas en distanco de 18 km-oj.
Historio
redaktiEkde la 11-a jarcento peĉenegoj gardis tie la limojn. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1265 en formo Besenev. En 1242 la tataroj senhomigis la vilaĝon, poste germanoj alvenis. En 1683 la turkoj detruis la komunumon. En 1910 loĝis en Pecsenyéd 2009 da homoj, aŭstroj en majoritato. Ĝis 1921 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando en la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Sopron kaj al la distrikto Nagymarton/Mattersburg, poste al la respubliko Aŭstrio kaj inter 1938-1945 al nazia Germanio.