Paradizgruo
La Paradizgruo (Grus paradisea), konata ankaŭ kiel Blua gruo, estas la nacia birdo de Sudafriko. La specio estis listigita kiel Vundebla fare de la IUKN.
Paradizgruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paradizgruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Grus paradisea Lichtenstein, 1793 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa Paradizgruo estas alta, grundoloĝanta birdo, sed ĝi estas malgranda laŭ la normoj de la grua familio. Ĝi estas 100 ĝis 120 cm alta, kun enverguro de 180 ĝis 200 cm kaj pezas 3,6 ĝis 6,2 kg.[1][2][3]
Tiu gruo estas hele blu-griza kaj iĝas pli malhela en supra kapo, kolo kaj nuko. El verto ĝis bridoj, la plumaro estas pli klara, foje blankeca. La beko estas sablokolora ĝis grizeca, kun rozkolora nuanco. Malkiel plimulto de gruoj, ĝi havas relative grandan kapon kaj proporcie fajnan kolon. Junuloj estas similaj, sed iom pli helaj, kun leoneca koloro sur kapo, kaj sen longaj flugilplumoj.
Habitato
redaktiParadizgruoj estas birdoj de sekaj herbaj altaj teroj, kutime la paŝtigitaj herboj de montetoj, valoj kaj ebenaĵoj kun kelkaj disaj arboj. Ili preferas areojn en la nestosezono kiuj havas aliron al kaj altaj teroj kaj humidaj areoj, kvankam ili manĝas preskaŭ tute en sekaj areoj. Ili estas altitudaj migrantoj, ĝenerale nestas en la pli malaltaj herbejoj de alteco de proksimume 1 300 ĝis 2 000 m kaj moviĝas malsupren al pli malaltaj altitudoj por vintro.
Referencoj
redakti- ↑ Blue Crane ĉe BirdLife International Data Zone
- ↑ Blue Crane listo de la retejo de la Melbourne Museum.
- ↑ Blue Crane ĉe oiseaux-birds.com