Patrina lakto
Patrina lakto estas la natura suĉnutraĵo de ĉiuj mamuloj inkluzive de la homo. La likvaĵo produktita de la laktoglando kreiĝas ĉirkaŭ 24 ĝis 48 horojn post la naskiĝo en la ina mamo.
La nutrado de homa bebo per mamo nomiĝas mamnutrado.
Historio
redaktiEn Germanio la vorto "Muttermilch" (lac maternum, patrina lakto) estas sufiĉe nova kaj estiĝis nur en la 18-a jarcento dum mamnutradkampanjo por instigi virinojn mem nutri siajn infanojn anstataŭ doni ilin al nutristino. Antaŭe oni uzis la esprimon virina lakto (lac muliebre).[1].
Enhavo
redaktiKompare al bovina lakto homa patrina lakto enhavas
- malpli da proteinoj (tro alta nivelo de proteinoj en nutraĵo por infanetoj povas damaĝi la renojn)
- pli da karbonhidratoj (laktozo)
Enhavo de laktoj | homa | bovina | ŝafina | kaprina | ĉevalina |
---|---|---|---|---|---|
akvo | 87,2 % | 87,5 % | 82,7 % | 86,6 % | 90,1 % |
karbonhidratoj | 7,0 % | 4,8 % | 6,3 % | 3,9 % | 5,9 % |
graso | 4,0 % | 3,5 - 4,0 % | 5,3 % | 3,7 % | 1,5 % |
proteinoj | 1,5 % | 3,5 % | 4,6 % | 4,2 % | 2,1 % |
oligoelemento | 0,3 % | 0,7 % | 0,9 % | 0,8 % | 0,4 % |
kcal / 100 ml | 70 | 64 - 68 | 86 | 65 | 43 |
kJ / 100 ml | 294 | 268 - 285 | 361 | 273 | 180 |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Barbara Duden: Geschichte in Geschichten.: Ein historisches Lesebuch
Eksteraj ligiloj
redakti- Esploro de GLOBAL 2000: kemiaĵoj en patrina lakto de eŭropaninoj Arkivigite je 2008-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Enhavo de patrina lakto[rompita ligilo]
- Stillclub - informoj kaj konsiloj pri mamnutrado[rompita ligilo]
- www.wissenschaft.de: patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo (19.07.2006)
- Patrina lakto - bebonutraĵo numero unu aŭ koktelo el fremdaĵoj? Germana esplorcentro por sano kaj medio) Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine