Pentozo
Pentozo estas organika kemia kombinaĵo (karbonhidrato), kiu enhavas kvin karbonajn atomojn.
Ribozo kaj desoksiribozo estas pentozoj.
La Vojo de la pentoza fosfato, konata ankaŭ kiel pentoza ciklo, estas metabola vojo tre ligita al la glikolizo, dum kiu estas uzata la glukozo por generi ribozon, kiu estas necesa por la biosintezigo de nukleotidoj kaj nukleataj acidoj.
|