Perigordo
Perigordo (franclingve Périgord, okcitane Peiregòrd aŭ Perigòrd) estas la nomo de graflando, kiu kovris la nunan departementon Dordogne (aŭ Dordonjo), en la regiono Akvitanio. La departemento Dordogne estas precipa kampara kaj posedas grandan historian, arkeologian kaj kulturan heredaĵon. Perigordo restas profunde provinco de Gujeno.
Perigordo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Blazono | ||
regiono, historia regiono [+] | ||
Lando | Francio | |
Supermara alteco | 130 m [+] | |
- koordinatoj | 45° 11′ 0″ N, 0° 43′ 0″ O (mapo)45.1833333333330.71666666666667Koordinatoj: 45° 11′ 0″ N, 0° 43′ 0″ O (mapo) | |
Perigordo | ||
Vikimedia Komunejo: Périgord [+] | ||
Prezento
redaktiLa nomo « Perigordo » venas de la gaŭla popolo Petrokoroj.
Konsisto
redaktiPerigordo, en la departemento Dordogne konsistas el :
- norde, la verda Perigordo (ĉirkaŭ Nontron, kaj direkte al la sudokcidento de Châlus en Limoĝio), kies koloro estas asociita al tiu de la arbaroj el klaraj kverkoj kaj kaŝtanarboj, kiuj tie kreskas kaj, pro humideco, al herbejoj. Geologie, tio estas la granita parto de Dordonjo, kiu apartenas al la centra Masivo.
- centre kaj nordokcidente, el Blanka Perigordo (ĉirkaŭ Ribérac kaj Périgueux), kies nomo venas de la koloro de la kalka grundo de tiu regiono. La vastaj cerealaj kampoj alinomigis ĝin grenejo de Perigordo.
- sudoriente, el nigra Perigordo (ĉirkaŭ Sarlat-la-Canéda), historie la plej malnova nomo el la kvar, la nigra pro la arbaroj el ileksokverkoj, kiuj estas tre malhelaj.
- sudokcidente, el Purpura Perigordo (ĉirkaŭ Bergerac), tiu nomo estas la plej nova (1970). Ĝi ŝuldigas al turismo, tio elvokas la koloron de la folioj de vitoj aŭtune[1]. Antaŭlonge, Bergerakio estis parto de la blanka Perigordo.
Esceptaj lokoj
redakti- En verda Perigordo
- Kastelo de Puyguilhem en Villars[2]
- groto Villars
- Urbo Brantôme, kromnomita Venecio de Perigordo
- En Blanka Perigordo
- Katedralo Saint-Front de Périgueux
- La malnova urbo de Périgueux
- En Nigra Perigordo
- Groto Lascaux (monda kultura heredaĵo)
- Ĝardenoj de palaco de Eyrignac (rimarkinda ĝardeno)
- Prahistoriaj lokoj Cro Magnon en Eyzies-de-Tayac
- Restaĵoj de trogloditaj loĝejoj en Moustier
- Mezepokaj urboj : Sarlat-la-Canéda, Domme…
- Vilaĝoj klasitaj kiel La plej belaj vilaĝoj de Francio : Beynac, La Roque-Gageac,...
- Multaj kasteloj : Castelnaud, Beynac, Hautefort, Losse (rimarkinda ĝardeno)…
- En Purpura Perigordo
- La malnova urbo Bergerac
- La mezepoka vilaĝo Issigeac, pilgrimejo[3]pri scienco-fikcio en la jardeko de 1970
- La romia vilao de Montcaret
- La kastelo de Monbazillac
- La malnovaj mezepokaj bastidoj Beaumont, Lalinde kaj Monpazier
- La cisterciana abatejo de Cadouin
- La kastelo de Biron
Historio
redakti- La unua frafo, nomumita de Karolo la Granda, estis Wildbade en 778.
- En 1360, Perigordo iris sub angla regado per la traktato de Brétigny.
- Karlo de Orleano, grafo de Perigordo estis kaptita fine de la batalo de Azincourt, en 1415. Li restis kaptito en Anglio ĝis en 1440.
- Per edikto de julio 1607, la graflando Perigordo estis kunigita al la franca reĝlando[4].
Literaturo
redakti- Jacquou le Croquant, de Eugène Le Roy, rakontas la historion de la ribelo de la kamparanoj (franclingve "croquants"), kaj la detruon de la kastelo de Herm.
- En iuj romanoj de Pierre Bordage, aparte Les fables de l'Humour kaj Le Feu de Dieu, Perigordo estas la scenejo.
- La Rivière Espérance, serio de tri romanoj de Christian Signol, havas por scenejo la ĉefan riveron de Perigordo, Dordogne, de departementoj Corrèze kaj Lot ĝis en Gironde.
Gastronomio
redaktiKrom sia metiartaĵoj, Perigordo estas fama pro sia gastronomio kaj la produktoj de sia grundo :
- la nigra trufo ;
- la grashepataĵo ;
- la vinoj de Bergerac (13 NRO (AOC franclingve) el kiuj Monbazillac, Pécharmant...) ;
- la "papitou" (pasteĉo konsistanta el 30 % da anasa grashepataĵo) ;
- la engraskonservaĵoj ;
- la saŭco Périgueux ;
- la « sarladaj » terpomoj ;
- la pasteĉoj ;
- la fruktoj : pomoj, fragoj de Perigordo (IGP), juglandoj de Perigordo (AOC) ;
- la boleto ;
- la kaŝtano : emblema frukto, ne apartigebla de la historio de Perigordo.
Esperanto en Perigord
redaktiVidu sub Lascaux kaj Eldonejo Dolmen
Elstaruloj
redaktiTemas pri homoj, kiuj naskiĝis en tiu provinco antaŭ la kreo de la departemento Dordogne en 1790.
- Étienne de La Boétie (1530-1563), verkisto.
- La Calprenède, (Gauthier de Costes, siro de La Calprenède, ~1614-1663), romanisto.
- Lagrange-Chancel (1677-1758), verkisto kaj pamletisto, naskiĝinta en Razac.
- Jean de Losse (1504-1580), guvernisto de Henriko la Kvara, generalleŭtenanto de Gujeno.
- Michel de Montaigne (1533-1592), verkisto kaj filozofo.
- Jean de Vienne (1557-1608), ĝeneral kontrolisto pri financoj, prezidanto de la Revizora Kortumo en Parizo.
Bibliografio
redaktiDessalles, Léon. (1888) Histoire du Périgord.
Fayolle, Gérard. (1983) Histoire du Périgord. Périgueux: Pierre Fanlac, p. 351.
Pénisson, Élisabeth. (2013) Quoi de neuf chez les Pétrucores ?. Périgueux: Éditions Fanlac, p. 128. ISBN 9-782865-772780.
(1987) Nouveau guide du Périgord-Quercy. Ouest-France. ISBN 2-85882-842-3.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiDepartementaj arkivoj de Dordogne Arkivigite je 2011-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Purpura Perigordo Arkivigite je 2011-02-17 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo dordogne-et-perigord.com, alirita la 7-an de marto 2011.
- ↑ Villarstourisme Arkivigite je 2011-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Gérard Klein, antaŭparolo de Livre d'Or à Michel Jeury.
- ↑ Gujeno : Historia kaj arkeologia asocio de Perigordo. Tomo 43-a - Le roi Henri IV et le comté de Périgord