Peugeot 205
aŭtomobilo
La Peugeot 205 estas aŭtomodelo de segmento B produktita fare de la franca produktanto Peugeot. Ĝi estas unu el la plej elstaraj modeloj de la fabrikanto, kiu savis ĝin de delikata financa situacio post la aĉeto de Chrysler Europe. Ĝi estis produktita de 1983 ĝis 1998 en 5 278 300 ekzempleroj, kio igis ĝin la plej produktita Peugeot ĝis la 206 preterpasis ĝin. Ĝi estis la plej vendita aŭto en Francio en 1984 kaj 1985, sukcedante al la Renault 5, kaj denove en 1990, konkurante pri unua loko kun ĝia ĉefa rivalo, la Renault Supercinq.
Peugeot 205 | |
---|---|
modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Peugeot |
Gepatra kompanio | PSA |
Produktkvanto | 5 278 300 (1982 - 1998) |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | Benzina aŭ dizela |
Transmisio | 4/5 meĥanikaj rapidumoj aŭ aŭtomata |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 740 kg-980 kg |
Ĉasio kaj karoserio | |
Karoserio | 3 aŭ 5 pordoj |
Dimensioj | |
Longeco | 3 710 mm |
Larĝeco | 1 580 mm |
Alteco | 1 380 mm |
Volumo de pakaĵujo | 216 dm3 |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | Peugeot 204 |
Sekvanta modelo | Peugeot 206 |
Ĝi havas plurajn karoseriojn: aŭtoj de 3 kaj 5 pordoj, kabrioleto kaj kamioneto. Ĝiaj motoroj varias de 954 cm3 ĝis 1 905 cm3 por potencoj de 45 ĝis 130 hp (kaj eĉ 200 hp por la 205 Turbo 16 serio 200).
Bildgalerio
redakti-
Kabrioleto "Roland Garros"
-
205 "Junior"
-
205 "Rallye"
-
Kamioneto