Philip Johan von Strahlenberg
Philip Johan von Strahlenberg (1676–1747) estis sveda oficiro kaj geografo de germana deveno kiu faris gravajn kontribuojn al la kartografio de Rusio. Li estis la unua geografo, kiu ideigis la koncepton de "Urala limo", kiu determinis, ke la Uralaj montoj kaj rivero kiel la orientaj limoj de la Eŭropa kontinento. Poste li fiksis ĝin kun la aprobo de la Rusia Caro.[1]
Philip Johan von Strahlenberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1676 en Stralsund |
Morto | 2-an de septembro 1747 (71-jaraĝa) en Halmstad |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esploristo geografo militisto kartografo oficiro |
Kiel militprizonulo de la Granda Nordia Milito li studis la geografion de Siberio kaj la antropologion, lingvojn kaj kutimojn de indiĝenaj triboj. Reveninte en Stokholmon en 1730, li publikigis sian libron Das Nord- und Ostliche Theil von Europa und Asia kun la rezultoj de siaj studoj. La libro estis bone akceptita kaj tuj estis tradukita al la angla, franca kaj hispana.
Notoj
redakti- ↑ Egbert Jahn (2015). International Politics: Political Issues Under Debate -, Volume 1. Springer. p. 21. Alirita la 26an de aŭgusto 2019.