Pienza
Pienza - [PJENca] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Sieno kaj al la regiono Toskanio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 976 loĝantoj sur areo de 122,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Sankta Andreo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Pienza | |||
komunumo de Italio vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Toskanio | ||
Provinco | SI Sieno | ||
Geografia situo | 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)43.07861111.678889Koordinatoj: 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 491 m | ||
Areo | 122 km² | ||
Loĝantaro | 1976 (2023) | ||
Loĝdenso | 16 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | Cosona, Monticchiello | ||
Najbaraj komunumoj | Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena kaj Trequanda | ||
Patrono | Sankta Andreo | ||
Festa tago | 30-a de novembro | ||
Nomo de loĝantoj | pientini | ||
Poŝtkodo | 53026 | ||
Imposta kodo | G602 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 052021 | ||
Telefona prefikso | 0578 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Najbaras la komunumoj Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena kaj Trequanda.
La historio de Pienza estas iom nekutima: ĝis 1462 estis nur eta vilaĝo, konata kiel Corsignano. Ĝia sorto ŝanĝiĝis per la tiea naskiĝo en 1405 de Enea Silvio Piccolomini kiu 53 jarojn poste fariĝis papo Pio la 2-a. Vojaĝo lia al Mantova kondukis lin tra sia naskiĝejo. Ties mizera stato instigis lin, konstrui sur la malnova loko belan urbeton. Tiun taskon li konfidis al la arkitekto Bernardo Rossellino: daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn, kun kiel rezulto la tre harmonia renesanc-stila urbeto. La baldaŭa morto de la papo iasence estis la fino de la historio: Pienza restas plu malgranda ĉarma urbeto, preskaŭ ne ŝanĝita en postaj epokoj.