Pjotr Fjodoroviĉ Sokolov
Pjotr Fjodoroviĉ SOKOLOV (en rusa: Пётр Фёдорович Сóколов) (1791, Moskvo – 15a de Aŭgusto [malnovstile 3a de Aŭgusto] 1848, Merĉik, Ĥarkov Gubernio) estis rusa akvarela portretisto kiu pentris multajn el la plej distingitaj figuroj de la Puŝkina erao.[1] Li estis la patro de pentristoj Pjotr Sokolov, Pavel Sokolov kaj Aleksandr Sokolov.
Pjotr Fjodoroviĉ Sokolov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1790 en Moskvo |
Morto | 15-an de aŭgusto 1848 (57-jaraĝa) en Staryi Merchyk, Valki Uyezd, Rusia Imperio |
Mortokialo | Ĥolero |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj (–1810) |
Familio | |
Edz(in)o | |
Infanoj | Pyotr Petrovich Sokolov (en) , Pavel Petrovich Sokolov (en) , Aleksandr Petrovič Sokolov (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sokolov pentris nombrajn personojn en siaj portretoj, starte per kolegaj artistoj kaj fine per veteranoj de la Patriota Milito de 1812.[2] Inter tiuj gravuloj estis ankaŭ famaj rusaj poetoj kiel Aleksandr Puŝkin kaj Vasilij Ĵukovskij.[2] Krome, Sokolov ricevis multajn mendojn el alt-rangaj personoj. Por ekzemplo, la artisto estis invitita de la imperia familio al la Aniĉkov Palaco en kiu li pentris portreton de la trijara filo de Nikolao la 1-a nome Aleksandro,[3] kaj tiu verko estis sukceso en la familio.
Laŭlonge de sia vivo li kreis ĉirkaŭ 500 artaĵojn,[2] kaj ne estas nun nur en privataj kolektoj, ĉar ili estas tre valoraj, sed ankaŭ en famaj ŝtataj muzeoj kiel la Ŝtata Rusa Muzeo, la Ŝtata Tretjakova Galerio, kaj multaj aliaj.[3]
Galerio
redakti-
Andromaĥo funebras murditan Hektoron (1809)
-
Portreto de Idalia Poletika (1820s)
-
Portreto de la edzino de la artisto (1827)
-
Aleksandro la 2-a de Rusio
estante infano (1828) -
Portreto de Bakunina Ekaterina Pavlovna (1828)
Notoj
redakti- ↑ Biografio "П.Ф.Соколов (1791–1848)" 2006. Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3an de Aprilo 2008.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Bibliografia artikolo en rusa "Соколов Петр Федорович [1791 - 1848".] Arkivigite je 2022-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Aprilo 2014.
- ↑ 3,0 3,1 "Эпохи верное зерцало: Петр Федорович Соколов - акварели (1791-1848) - мастер акварельного портрета пушкинской эпохи" Alirita la 1an de Aprilo 2014.