Ponte Capriasca
Ponte Capriasca estas komunumo de la komunumaro Capriasca kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1741 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Ponte Capriasca | |
---|---|
Blazono de Ponte Capriasca | |
La lasta vespermanĝo de Cesare da Sesto en la preĝejo Sant'Ambrogio en Ponte Capriasca | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Capriasca |
Koordinatoj | 46° 3′ 36″ N 8° 56′ 42″ O / 46.06000 °N, 8.94500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 36″ N 8° 56′ 42″ O / 46.06000 °N, 8.94500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1741 |
Areo | 6,20 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6946 |
Komunumkodo | 5212 |
Mapo de Ponte Capriasca |
Geografio
redaktiPonte Capriasca situas ĉe la orienta bordo de la rivero Vedeggio, proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ponte Capriasca la setlejo Formighe en nordo de la komunumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,20 km², de kiuj 52,8% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Ponte Capriasca limas en nordoriento al Capriasca, en sudo al Origlio, en sudokcidento al Torricella-Taverne, kaj en nordokcidento al Monteceneri.
Trafiko
redaktiPonte Capriasca situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla. Tra Ponte Capriasca pasas konekta vojo de Origlio al Torricella-Taverne, kie ĝi rekte apud la komunuma limo aliĝas al la kantona ĉefvojo n-ro 2. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu troviĝas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Manno. La komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de buslinioj de la regiono Lugano.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Ponte Capriasca datiĝas el la jaro 1335 kiel Ponte. En la jaro 1491 aperis la mencio Ponte Criviascha. Dum mezepoko Ponte Capriasca apartenis al la Duklando Milano, kiel parto de la Valkomunumaro Lugano, kiu poste fine de la 15-a jarcento fariĝis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo Voktejo Lugano kaj fine en 1803 post kreo de Kantono Tiĉino distrikto de la nova kantono. La pastra preĝejo Sant'Ambrogio estis unuan fojon menciita en la jaro 1335. La pentraĵo en la preĝejo kun la lasta vespermanĝo estis pentrita de Cesare da Sesto laŭ la modelo de Leonardo da Vinci.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ponte Capriasca – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)