Pordegokonstruaĵo
Pordegokonstruaĵo aŭ pordegohalo estas pli grandaj memstaraj pordego kaj memstaraj konstruaĵoj kelkfoje kun propraj ejoj aŭ funkcia parto de pli granda konstruaĵo aŭ konstruaĵkomplekso. Ili staras sur la limo inter du ne supertegmentitaj ejoj (korto, strato), havas supran ligon (arko, arkitravo) kaj havas pli reprezentativan karakteron ol veran funkcion.
Ekzemploj
redaktiPordegokonstruaĵoj estas ekzemple triumfaj arkoj, triumfaj pordegoj, sed ankaŭ pontoturoj; ankaŭ hindaj toranoj kaj gopuramoj. Ankaŭ japanaj Torioj kaj ĉinaj ŝajnpordegoj (Pailou) estas pordegokonstruaĵoj.
En Egiptujo ekzistas la pilono kiel pordegokonstruaĵo kaj en Greklando la propileo kun multegaj specialaj formoj.
Urbaj pordegoj, burgaj kaj monaĥejaj pordegoj (ofte en formo de pordegodomoj) estas parto de defend-instalaĵo. Multaj el ili havas altajn turojn.
La interna ejo de pordegokonstruaĵo (ĉe triumfa arko la libera areo sub la arko) estas nomata pordegohalo. La templo de la mortintoj en Sakkara aŭ la pordego de Kserkso en Persepolis havas grandegajn pordegohalojn.
- Egiptujo, Mezopotamio, Persujo
-
pordegokonstruaĵo de la Karnak-templo
- Grekujo kaj Romia imperio
-
etrapilono de Cáparra
- Mezepoko
- Nova epoko
-
triumfa pordego de la Saint-Thégonnec
-
triumfa pordego (Pocdamo)
- Hindujo
-
Gopuramo de la Minakŝi-templo, Madurajo
-
pordegokonstruaĵo de la Radha Madhap-templo, Biŝnupuro
-
pordegokonstruaĵo de la Radhaŝiamo-templo, Biŝnupuro
- Islamo
-
pordego konstruaĵo de la Amir Ĉagmak-moskeo, Yazd
-
Pordego de Tombo de Humajun, Delhio
-
Buland Darwaza, Fatehpur Sikri
-
pordegokonstruaĵo de la Akbar-maŭzoleo, apud Agra
- Majaoj