Propriocepto
Propriocepto aŭ proprioceptado, el Latina proprius, signife "propran", "individuan" kaj capio, capere, kapti, estas la senso pri la relativa pozicio de najbaraj partoj de la kapo kaj forto aŭ klopodo uzota por ties movigo.[1] Ĉe homoj, ĝi estas havigita de proprioceptiloj en striaj muskoloj (ŝpinmuskoloj) kaj tendenoj (organoj de Golgi) kaj la fibraj kapsuloj en artikoj. Ĝi distingiĝas el ekstercepto, laŭ kiu oni perceptas la eksteran mondon, kaj el introcepto, laŭ kiu oni perceptas doloron, malsaton ktp., kaj la movadon de internaj organoj. La cerbo integras informaron el propriocepto kaj el la vestibla sistemo en ĝenerala senso de korposinteno, movo, kaj akcelo. La vorto kinestezio (kinestezia senso) strikte signifas movosenso, sed estas uzata maltaŭge por referenci ĉu nur al propriocepto aŭ al la cerba integrado de proprioceptaj kaj vestiblaj ricevoj.
Referencoj
redakti- ↑ Mosby's Medical, Nursing & Allied Health Dictionary, kvara eldono, Mosby-Year Book 1994, p. 1285
Eksteraj ligiloj
redakti- Neuroscience Tutorial [rompita ligilo] vidu "Basic somatosensory pathway", Eastern International College.
- Joint & Bone – Ehlers-Danlos/Joint Hypermobility Syndrome – Proprioception Arkivigite je 2005-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Humans have six senses, why does everyone think we only have five? ĉe Everything2
- Proprioception[rompita ligilo] tiu eseo de Charles Wolfe aludas al pensuloj kaj artistoj kiaj Charles Olson, Merleau-Ponty, James J. Gibson, kaj Andy Clark rilate al "priority of dynamic embodied activity over isolated 'mental' and 'physical' regions" por difini tiun koncepton
- WNYC – Radio Lab: Where Am I? (5a de Majo, 2006) radioprogramo pri la rilato inter la cerbo kaj la korpo
- The Dancers Mind ABC (Aust) podcast pri naturo de propriocepto.