Rákosmente
Rákosmente [rAkoŝmente] estas la 17-a distrikto de Budapeŝto. Tiu distrikto konsistas el iamaj grandvilaĝoj Rákoscsaba, Rákoshegy, Rákoskeresztúr, Rákoskert kaj Rákosliget.
Rákosmente | |||||
---|---|---|---|---|---|
district of Budapest (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 84 428 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 540 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 29′ N, 19° 16′ O (mapo)47.4802777819.26666667Koordinatoj: 47° 29′ N, 19° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 54,83 km² (5 483 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Budapest District XVII [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- poŝtkodoj: 1171-1174
- areo: 55 km²
- loĝantaro: 83 600 en 2008
- koordinatoj: 47° 47′ N 19° 27′ O / 47.783 °N, 19.450 °O (mapo)
Situo
redaktiRákosmente situas sur ebenaĵo en la plej orienta parto de la ĉefurbo. Tie troviĝas la plej alta punkto de urboparto Pest: 241 m-ojn alta (komparu: monto Gellért en Buda nur estas 235 m-ojn alta).
Historio
redaktiLa distrikto naskiĝis en 1950 el la supre menciitaj komunumoj. Rákoskeresztúr menciiĝis unuafoje en 1265 en formo Pousaracusa. Dum la turkoj la lokoj preskaŭ senhomiĝis, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Dum la socialismo ankaŭ tie konstruiĝis betonaj loĝdomoj, tamen malpli, ol aliloke. Restis multe da familiaj loĝdomoj.
Trafiko
redakti- aŭtobusoj, 6 stacidomoj, flughaveno (parte).
Vidindaĵoj
redakti- protektata marĉo
- baroka Kastelo Podmaniczky-Vigyázó [podmanicki-vidjAzO] de 1760 en Rákoskeresztúr
- memormuzeo de Renée Erdős
Preĝejoj
redakti- ĉefparoĥa romkatolika Preĝejo Johano Nepomuka (Rákoscsaba) en Rákoscsaba, kie Mór Jókai edziĝis en 1848
- paroĥa romkatolika Preĝejo de Sankta Kruco (Rákoskeresztúr) en Rákoskeresztúr
- paroĥa romkatolika Kirko Elizabeto de Hungario (Rákosmente) en Rákoscsaba-kolonio
- paroĥa romkatolika Preĝejo de Dipatrino de Hungaroj (Rákosliget)
- paroĥa romkatolika Kirko Terezo el Lisieux (Rákoshegy)
- romkatolika kirko omaĝe al Apostolo Sankta Paŭlo en Rákoskeresztúr
- preĝdomoj por baptistoj en Rákoscsaba kaj en Rákoshegy
- Kalvinana kirko (Rákoscsaba), aliaj kalvinanaj kirkoj en Rákoskeresztúr kaj Rákosliget
- Luterana kirko (Rákoskeresztúr)
- luterana preĝejo en Rákoscsaba
- Luterana kirko (Rákoshegy)
- Luterana preĝejo (Rákosliget)
- kalvinana preĝdomo en Rákoshegy
- grekokatolika preĝejo en Rákoskeresztúr
Skulptaĵoj
redakti- monumento de herooj en Rákoskeresztúr
- skulptaĵo pri laboristo vidanta foren de 1953
- skulptaĵo pri Albert Wass
- skulptaĵo pri Johano Paŭlo la 2-a
Famuloj
redakti- famuloj de Rákosliget:
- aktoro Gyula Gózon vivis en tiu kvartalo
- naskiĝis en Rákoscsaba:
- aktoroj Marianne Krencsey kaj Ilka Petur
- dekoraciisto Imre Sőrés
- ĝardenisto János Bruder
- kemiisto Kálmán Medzihradszky
- naskiĝis en Rákoskeresztúr:
- en Rákoshegy naskiĝis:
- arkitekto Béla Bakos
- astronomo Béla Árpád Balázs
- radioparolisto István Egressy
- famuloj de Rákoshegy:
- komponisto Béla Bartók vivis tie inter 1911-1920
- verkistino Renée Erdős longe vivis tie
- mortis en Rákoshegy:
- mortis en Rákoskeresztúr: