Rachid Mimouni
Rachid Mimouni (en araba: رشيد ميموني) (20a de Novembro, 1945 - 12a de Februaro, 1995) estis Alĝeria verkisto, instruisto kaj aktivulo por homaj rajtoj.
Rachid Mimouni | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
رشيد ميموني | |||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1945 en Boudouaou | ||||
Morto | 12-an de februaro 1995 (49-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Hepatito vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Alĝerio Francio (–1962) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Alĝero vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto homrajta aktivulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mimouni verkis romanojn kiuj priskribis la socion de Alĝerio laŭ realisma stilo. Li estis minacata de islamismaj aktivuloj pro sia elstareco kontraŭ movado kiun li priskribis kiel bazita sur arkaikaj ideoj, malkongrua kun la nuntempo.[1]
Biografio
redaktiRachid Mimouni naskiĝis en Boudouaou, 30 km el Alĝero en familio de malriĉaj kamparanoj.[2]
Mimouni studis sciencon ĉe la Universitato de Alĝero antaŭ iĝi instruisto ĉe la École supérieure du commerce (negoclernejo) en Alĝero. Li estis prezidento de la Fondaĵo Kateb Yacine kaj tenis la postenon de vic-prezidento de Internacia Amnestio. Li fuĝis el Alĝerio al Francio en 1993 por eviti la enlandan militon kaj la murdojn de intelektuloj. Li mortiĝis en Parizo en 1995 pro hepatito.[3]
Verkoj
redakti- « Le printemps n'en sera que plus beau » (1978)
- « Le Fleuve détourné » (1982)
- « Une paix à vivre » (1983)
- « Tombéza » (1984)
- « L'Honneur de la tribu » (1989)
- « La ceinture de l'ogresse » (1990)
- « Une peine à vivre » (1991)
- « De la barbarie en général et de l'intégrisme en particulier » (1992)
- « La Malédiction » (1993)
Referencoj
redakti- ↑ Barbarie et integrisme
- ↑ Rachid Mimouni (1945-1995) - Bibliographie. Bibliothèque nationale de France. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 21a de Julio 2015 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 2016-12-24 .
- ↑ OBITUARY:Rachid Mimouni. The Independent. Alirita 21a de Julio 2015 .