Ralino
Ralino (Rallina) estas genro de birdoj de la rala familio, Rallidae. Ĝi enhavas kvar speciojn troviĝantaj en arbaroj kaj marĉoj en Azio kaj Aŭstralazio.[1] Ili estas 18–34 cm longaj kaj ĉefe brunecaj, ofte kun nigraj kaj blankaj markoj.[2]
Ralino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trikolora ralino (Rallina tricolor)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kvar afrikaj specioj iam kutime metitaj en Rallina estas nun metitaj en la genron Rallicula; kelkaj taksonomiaj fakuloj plue metas ilin en Rallina, sed la markita seksa dimorfismo de Rallicula montras, ke ili ne estas veraj raloj entute, sed anstataŭe apartenas al la ĵus apartigita (kvankam iom similaj) sarotrua familio Sarothruridae.
Specioj
redaktiLa genro enhavas la jenajn kvar speciojn:[1]
- Trikolora ralino (Rallina tricolor) Gray, 1858; Molukoj, Malgrandaj Sundaj Insuloj, malaltaj teroj kaj apudaj insuloj de Nov-Gvineo kaj nordorienta Aŭstralio. LC
- Andamana ralino, Canning-ralino, Kanninga ralino (Rallina canningi) Blyth, 1863; Andamanoj. LC
- Striralino (Rallina fasciata) Raffles, 1822; nordorienta Barato, orienta Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Malaja duoninsulo, Borneo kaj Indonezio. LC
- Eŭrizonoida ralino (Rallina eurizonoides) Lafresnaye, 1845; Barato, Pakistano, kaj Srilanko ĝis Filipinoj kaj Indonezio. LC
Kvina specio Rallina, nome Grandnikobara krekso, estis proponita sed ne formale priskribita en 2012.[3] Je 2023, la supozita nova specio estis registrita nur dufoje, en 2011 kaj 2015; tamen, en 2021 populacioj de Rallina fasciata kaj de Rallina eurizonoides estis malkovritaj loĝantaj en la Granda Nikobara Insulo. Tial plej verŝajne la "Grandnikobara krekso" estas hibrido inter tiuj du specioj, aŭ eĉ inter loka Rallina fasciata kaj vaganta individuo de Rallina canningi (esence intermeza laŭ aspekto inter ili).
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
- ↑ Taylor, Barry & Ber van Perlo. (1998) Rails: A Guide to the Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. Sussex: Pica Press.
- ↑ “An apparently new species of Rallina crake from Great Nicobar Island, India”, BirdingASIA (en) 17, p. 44–46.