Regiono Arusha
Arusha (svahile Mkoa wa Arusha) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas 1 292 973 loĝantojn (censo de 2002). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Arusha (esperante Aruŝo); pliaj urboj estas Monduli (en la sudo), Longido kaj Loliondo (en la nordo).
Regiono Arusha | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Regionoj de Tanzanio [+] | |||
Lando | Tanzanio | ||
Ĉefurbo | Aruŝo | ||
- koordinatoj | 3° S, 36° O (mapo)-336Koordinatoj: 3° S, 36° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 34 526 km² (3 452 600 ha) [+] | ||
Areo | 34 526 km² (3 452 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 694 310 [+] (2012) | ||
Denseco | 49,07 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TZ-01 | ||
Regiono Arusha | |||
Vikimedia Komunejo: Arusha Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La regiono estis subdividita al kvin distriktoj:
- Arumeru
- urbo Aruŝo
- Karatu
- Monduli
- Ngorongoro
Ekde 2012 la regiono dividiĝis en ses distriktoj plus unu urbo:
Distrikto | Loĝantaro | |
---|---|---|
Cens. 2012 | Cens. 2022 | |
Arumeru | 416 442 | 617 631 |
Aruŝo - urbo | 323 198 | 449 518 |
Aruŝo | 230 166 | 280 454 |
Karatu | 123 153 | 175 915 |
Longido | 268 144 | 331 603 |
Monduli | 158 929 | 227 585 |
Ngorongoro | 174 278 | 273 549 |
La tuta norda flanko de la regiono limas al Kenjo. Krome ĉirkaŭas ĝin kvar tanzaniaj regionoj:
- Regiono Kilimanĝaro oriente
- Regiono Manyara sude; tiu regiono ĝis majo 2005 estis parto de regiono Arusha
- Regiono Shinyanga okcidente
- Regiono Mara okcidente
En la regiono troviĝas la Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, kiu servas precipe al la urboj Arusha kaj Moshi. Ĝi havas grandan signifon por turismo. En 2004 250 000 turistoj vizitis la rezervejon Ngorongoro, kiu estas Protektita areo kaj Monda heredaĵo de Unesko..