Retropaŝo
Retropaŝo[1] estas
- tajpila klavo ← Backspace kiu movas la ĉareton je unu paŝo reen, ebligante tajpi kroman signon sur la ĵus tajpitan;
- la responda klavo de komputila klavaro kaj la per ĝi produktata Askia stirsigno 8 (simbole BS, de la angla BackSpace) kies originala signifo estis[2]:
- «movi rubandon (magnetan, trurubandon) je unu paŝo (resp. je unu bloko, je unu truvico) malantaŭen; malfari la avancadon de printila ĉareto post la printado de vica signo por ebligi la printadon de kunmetaĵo, ekz-e de substreko aŭ ĉapelita litero».
Efektive, ĉe la tajpiloj kaj la printiloj de la frua epoko de komputado oni povis per la retropaŝo kunmeti mankantajn signojn, ekz‑e
c BS ^
→ ĉc BS ,
→ çe BS `
→ èe BS "
→ ëo BS /
→ ø
Per ripeta tajpado de iu signo en unu saman pozicion oni povis ĝin grasigi; kombinante signon kun la substreko (_
) oni ricevis signon substrekitan:
a BS a
→ aa BS _
→ a
Tamen tiu procedo ne facile funkciis ĉe multaj tiamaj printiloj kaj ekranoj (kvankam linuksaj utilaĵoj troff kaj man sukcese aplikadis ilin); tial nun ĉe la enigaj klavaroj retropaŝo kutime efikas kiel eksiga signo (ĝi forviŝas la signon situantan maldekstre de la kursoro). Tiun viŝan efikon aludas la oblikva forstreka kruceto en la ISO-a piktogramo ⌫ (Unukode U+232B) simbolanta la retropaŝon. (Cetere, similan procedon oni nun realigas per la kombinaj signoj, funkciantaj analogie al la tajpilaj senpaŝaj klavoj.)
En Xterm kaj similaj aplikaĵoj oni povas enigi retropaŝon per la kombino Ctrl+H (kaj la koncerna stirsigno aperanta en signoĉenoj estas kutime surekranigata kiel ^H
). En C kaj similaj programlingvoj oni povas enigi la retropaŝon per \b
, ekz-e:
$ perl -e '{print "Invitu tiun fiul\b\b\b\bsinjoron al la bankedo\n"}'
Invitu tiun sinjoron al la bankedo
$
Referencoj
redakti- ↑ Komputada Leksikono.
- ↑ Laŭ IFIP Guide to Concepts and Terms in Data Processing / Red. I.H. Gould. Amsterdam; London: North-Holland Publ. Co., 1971.