Reunia turfalko
La Reunia turfalko (Falco duboisi) estas formortinta rabobirdo kiu apartenas al la familio de Falkedoj. Ĝi loĝis en la insulo de la Maskarenoj nome Reunio kaj estis parto de la Okcidenta hindoceana radiado de turfalkoj.
Reunia turfalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco duboisi (Cowles, 1994) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Konataj el la ostoj de subfosilioj kaj skribaĵoj de Sieur Dubois publikitaj en 1674, tiu birdo estis pli granda ol sia parenco F. punctatus de Maŭricio, pli malpli granda ol la Komuna turfalko, ĉirkaŭ 35 cm el kapo al vosto, estinte maskloj rimarkinde pli malgrandaj ol inoj. Tiu trajto, ekzista ĉe plej parto de rabobirdoj, estas pli markata ĉe la plej grandaj, birdomanĝantaj specioj kaj malpliiĝas inter ses konkurencon por niĉodiferenco.
Oni supozas, ke tiu birdospecio estis de la sama ĝenerale bruneca koloraro kiel siaj plej proksimaj parencoj, kun pli helaj subaj partoj kaj pli malhelaj punktoj aŭ makuletoj, la vosto, bruna aŭ pli probable griza, kun strioj kaj nigra pinto. Ties piedoj estis flavaj kaj grandaj relative al la birda ĝenerala grando. La enverguro estis de 60-70 cm, ties flugiloj estis pli rondoformaj ol tiuj de la Komuna turfalko – ĝuste kiel ĉe la maŭricia parenco – por pliiĝanta manovreblo dum ĉasado en arbaro. Probable, sed ne certe, la nura diferenco inter seksoj estis ties grando. Tiu birdo manĝis ĉefe birdojn, sed certe ankaŭ insektojn kaj gekojn; Dubois notis, ke spite ties malgrando ili povis predi (supozeble duonkreskajn) hejmajn kokojn.
Formorto
redaktiDubois menciis tri tipojn de rabobirdoj en Reunio komence de la 1670-aj jaroj: laŭ grado de malgrando, papangues (la loka cirkuo kiu ankoraŭ ekzistas), pieds jaunes ("flavpieduloj") kaj émerillons (termino por malgrandaj falkoj kiaj Kolombofalko). Ne klaras kiu nomo aludis al la Reunia turfalko. Laŭ tiu mencio la birdo estis plej probable la émerillon, kaj la pieds jaunes estus migraj falkoj (la ununuraj specioj kiuj povus loĝi en tiu areo, nome Malhela falko, Kliffalko kaj la Migra falko, estis pli grandaj ol la F. duboisi, se ne laŭ ĝenerala longo, almenaŭ laŭ enverguro) aŭ junuloj de la cirkuoj, kiu estas distingkoloraj kaj ankaŭ havas flavajn piedojn. Tiu lasta klarigo ŝajnas pli logika ĉar tiu nomo estis certe aplikataj al junaj cirkuoj fine de la 19a jarcento. Tamen ŝajnas pli malproksime eble ke la seksoj de Reunia turfalko estis ne nur de diferenca grando, sed ankaŭ de diferencaj koloroj. Tiukaze la maskloj estus la émerillons kaj la inoj la pieds jaunes.
Tio ŝajnas ne verŝajna kiam Feuilley en 1705 mencias nur papangues kaj pieds jaunes kiel vivantaj. La formorto de la Reunia turfalko, kiu ŝajne finis ĉirkaŭ 1700, estas iom mistera, ĝuste kiel tiu de la Reunia strigo. Enmetitaj predantoj ne estis ankoraŭ en nombroj kaj eĉ ratoj probable ne estis ankoraŭ drasta problemo por tiuj birdoj. Certe ili estis konsiderataj plago ĉar ili manĝis kortobirdojn, sed ĉasado ŝajne ne povis malpliigi ties populacion multe tiam, kiel pruvas la konstanta survivado de la cirkuoj, kiu estis ege persekutata dum jarcentoj pro la sama tialo.
Referencoj
redakti- Cowles, Graham S. (1994): A new genus, three new species and two new records of extinct Holocene birds from Réunion Island, Indian Ocean. Geobios 27(1): 87–93.