Rezső Seress
Rezső SERESS [reĵO ŝereŝ], hungare Seress Rezső estis hungara komponisto kaj pianisto. Li komponis la unusolan hungaran mondoŝlagron Szomorú vasárnap (Trista dimanĉo), angle Gloomy Sunday, kiu estis prezentita en pli, ol 100 lingvoj.
Rezső Seress | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Spitzer Rezső |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1889 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de januaro 1968 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3C-7-3 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
Verkoj | Gloomy Sunday |
Rezső Seress naskiĝis, kiel Spitzer Rezső la 3-an de novembro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de januaro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRezső Seress devenis el juda familio. Li forlasis la lernadon kaj li anoncis en cirko por esti akrobato. Baldaŭe li suferis akcidenton, tial li iĝis aktoro. Li komencis pianoludi kaj komponi, kiu komence faris lin sukcesa en la ĉirkaŭaĵo. La unua vasta sukceso okazis en 1925. Tial li forlasis la teatron kaj en restoracio li muzikadis, dume komponis ŝlagrojn, precipe tristajn. En 1833 li edziĝis kaj tiam komponis la "Tristan dimanĉon" kaj opereton, kiu neniam estis prezentita. Pro la Trista dimanĉo okazis multe da sinmortigoj kaj la ĵurnaloj disvastigis la famon. Spite tion, la verko iĝis ŝlagro tutmonde. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, poste liaj verkoj estis malpermesitaj. Li vivis mizere. Dum la revolucio en 1956 li ne forlasis la landon. Fine ankaŭ li estis sinmortiganto.
La plej konataj ŝlagroj
redakti- "Pesimisma dimanĉo", la plej konataj kantistoj estis Pál Kalmár en 1934; Paul Robeson 1935; Billie Holiday 1941; Ricky Nelson 1958; Sarah Vaughan 1961; Ray Charles 1969; Serge Gainsbourg 1988; Marianne Faithfull 1998; Mahalia Jackson;
- Gyere, Bodri kutyám (Venu, mia hundo Bodri)
- Szeressük egymást, gyerekek (Ni amu unu la alian)
- Fizetek, főúr (Mi pagos, Sinjoro kelnero)
- 2 diskoj en Hungario
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio