Rožňava
Rožňava, hungare Rozsnyó [roĵnjO], germane Rosenau) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava, kies distriktejo ĝi estas. La nomo devenas el la germana, signifante rozejo.
Rožňava | ||
hungare Rozsnyó, germane Rosenau | ||
urbo | ||
Urboturo en Rožňava
| ||
|
||
Oficiala nomo: Rožňava | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Rožňava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Gemer | |
Montaroj | Slovaka karsto, Slovaka ercmontaro | |
Riveroj | Rožňavský potok, Slaná | |
Situo | Rožňava | |
- alteco | 313 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 39′ 30″ N 20° 31′ 51″ O / 48.65833 °N, 20.53083 °O (mapo) | |
Areo | 45,614 km² (4 561,4 ha) | |
Loĝantaro | 18 670 (31.10.2011) | |
Denseco | 409,3 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1230 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 048 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-58 | |
Aŭtokodoj | RV | |
NUTS | 525529 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Rožňava | ||
Retpaĝo: www.roznava.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas en valo, laŭ bordo de Slaná, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Zvolen. Krome estas grava ĉefvojo al Poprad kaj fervojo al Dobšiná. Košice troviĝas 55 km.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1294 en formo Rosnaubana, pli frue germanaj ministoj fondis la komunumon. Ĝi ricevis urbajn privilegiojn en 1340. Dum la historio oni minadis oron, feron kaj aliajn ercojn. La husanoj okupis ĝin en ĉirkaŭ 1440 kaj ili konstruis fortikaĵon, kiun Johano Hunyadi okupis en 1452. Poste la ruina fortikaĵo apartenis al familio Rozgonyi (rozgonji). En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj. La turkoj kelkfoje finrabis la urbeton. En 1685 Emeriko Thököly en batalo malvenkis de Habsburgoj. Dum la liberecbatalo Francisko Rákóczi la 2-a ofte pasigis tie tempojn. Okazis pesto en 1710, incendio en 1776. Ĝuste tiam Maria Teresia nomumis la urbon katolika episkopejo. La urbo akiris la rangojn konsilantrajta kaj mina ekde 1876. La urbo iĝis industria centro en la 19-a j.c.
En 1910 loĝis en la urbo 6565 da homoj (5886 hungaroj, 406 slovakoj kaj 159 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
En 2001 loĝis en la urbo 19 261 da homoj, grandparte slovakoj. Okazis impona subĉiela meso fare de papo Johano Paŭlo la 2-a en 2003.
Alianco de minurboj en Supra Hungarujo
redaktiUnue hungare, poste laŭ nuna formo slovake:
Gölnicbánya | Igló | Jászó | Rozsnyó |
Rudabánya | Szomolnok | Telkibánya |
Gelnica | Spišská Nová Ves | Jasov | Rožňava |
Rudabánya | Smolník | Telkibánya |
Vidindaĵoj
redakti- baroka katolika preĝejo el 1650, la preĝejturo samtempe estis fajroturo kune kun horloĝo, tio estas simbolo de la urbo
- gotika katedralo omaĝe al Ĉieliro de Virga Maria el la 14-a j.c., poste trakonstruiĝis
- episkopa palaco, en 1777 trakonstruiĝis al copfa stilo
- baroka klostro kaj preĝejo el 1733
- luterana templo el 1786 ne havanta turon
- urbodomo el 1810
- mezepoka kapelo, samtempe pilgrimejo kune kun fonto Magdalena
- muzeo pri minado
- impona ĉefplaco kvadratforma
Famuloj
redakti- en la iama Rozsnyó naskiĝis:
- hungara poeto István Gyöngyösi
- hungaraj aktorinoj Lujza Magda Hubenayné kaj Szilvia Sunyovszky
- hungara historiisto Árpád Markó
- hungaraj inĝenieroj Mihály Gunda, Pál Káposztás kaj Imre Pekár
- hungaraj instruistoj Samu Czabán kaj László Stromp
- hungara juristo Vilmos Mariska
- hungara kuracisto Árpád Eisert
- hungara maŝininĝeniero Rezső Száday
- hungaraj pentristoj Lajos Latkóczy kaj Kálmán Tichy
- hungara statistikisto Pál Magda
- en la iama Rozsnyó mortis:
- hungara advokato András Cházár
- hungara kanoniko András Jaszlinszky
- hungaraj katolikaj episkopoj György Schopper kaj Antal Andrássy
- hungara luterana episkopo István Czékus
- hungara pentristo Gyula Tichy
- en Rožňava naskiĝis:
- slovakia hungara aktoro Tibor Fabó
- hungara-slovaka pentristo Ádám Szentpétery
- en Rožňava mortis hungara lingvisto Adalbert László Arany