Robert Lucius von Ballhausen
Robert Lucius von BALLHAUSEN (naskiĝinta la 20-a de decembro 1835 en Erfurto, mortinta la 10-a de septembro 1914 en Ballhausen) estis germana politikisto kaj kuracisto.
Robert Lucius von Ballhausen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Robert Lucius von Ballhausen | ||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1835 en Erfurto | |
Morto | 10-an de septembro 1914 (78-jaraĝa) en Ballhausen | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno vd | |
Partio | Liberkonservativa Partio vd | |
Familio | ||
Patro | Sebastian Lucius vd | |
Infanoj | Otto Lucius von Ballhausen (en) , Hellmuth Lucius von Stoedten (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
Aktiva en | Berlino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo armekuracista
redaktiPost la frekvento de la erfurta Konsilantargimnazio li studis medicinon de 1854–58 kaj kultivadis poste sur liaj proksime de Erfurto situantaj bienoj Kleinballhausen, Großballhausen kaj Stödten. En 1860 li partoprenis la militiron kontraŭ Maroko, en 1860-62 la prusan ekspedicion al Eosta Azio (kiel legatara kuracisto) kaj la kampanjojn de 1864, 1866 kaj 1870 (kiel kavaleria oficiro). En 1888 li estis nobeligita sub la nomo von Ballhausen.
Kariero politikista
redaktiDe 1870-81 li estis deputito ĉe Reichstag kaj de 1870-93 ĉe la Dua ĉambro de la Prusa Landa Parlamento. Li iĝis gvidanto de la liberalkonservativa partio kaj amikiĝis kun Otto von Bismarck. Ofte li peris inter tiu facile koleriĝanta politikisto kaj la enparlamentaj partioj. En februaro 1879 li iĝis la dua vicprezidanto de Reichstag, de julio 1879 ĝis 1890 ministro pri agrikulturo. En 1895 li membriĝis al la Unua ĉambro de la Prusa Landa Parlamento.
Honorigoj
redaktiEn 1889 li iĝis honora civitano de Erfurto. Krome portas lian nomon altebenaĵo proksime de Schmalkalden.
Literatur
redakti- Hellmuth Lucius von Stoedten (eld.): Bismarck-Erinnerungen des Staatsministers Freiherrn Lucius von Ballhausen. Cotta, Stuttgart und Berlin 1920.
- Siegfried Hübschmann: Robert Lucius Freiherr von Ballhausen. Mitteldeutsche Lebensbilder, 2. Bd.: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts. Magdeburg 1927, p. 407–424.
- Die Mitglieder der Vandalia zu Heidelberg nach dem Stande vom 29. September 1935. [Berlin 1936]