Ronĉenjo
Ronĉenjo (itale Roncegno, germane Rundscheinberg) estas komunumo en la provinco de Trento, en la regiono Trentino-Supra Adiĝo, en la nordo de Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 927 loĝantoj sur areo de 38,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 77 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Fierozzo, Torcegno, Ronchi Valsugana, Garait (Gereut/Frassilongo) Borgo Valsugana kaj Novaledo.
Ronĉenjo · Roncegno · Rundscheinberg | |||
komunumo de Italio vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 3′ N, 11° 25′ O (mapo)46.05083333333311.41Koordinatoj: 46° 3′ N, 11° 25′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 535 m | ||
Areo | 38 km² | ||
Loĝantaro | 2927 (2023) | ||
Loĝdenso | 77 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | Marter, Monte di Mezzo kaj Sankta Brigida | ||
Najbaraj komunumoj | Fierozzo, Torcegno, Ronchi Valsugana, Garait (Gereut/Frassilongo) Borgo Valsugana kaj Novaledo | ||
Patrono | Sanktaj Petro kaj Paŭlo[1] | ||
Festa tago | 29-a de junio | ||
Nomo de loĝantoj | roncegnesi aŭ ronzegnari | ||
Poŝtkodo | 38050 | ||
Imposta kodo | H528 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 022156 | ||
Telefona prefikso | 0461 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
La ĉefa placo situas 535 metrojn super marnivelo; la plej malalta parto de la teritorio, meze de la valo, altas 393 metrojn super marnivelo, dum la plej alta parto situas 2381 metrojn super marnivelo.
La teritorion trairas strato kaj fervojo kiuj ligas Ronĉenjon al la valo de Adiĝo kaj al la regiona ĉefurbo Trento, 30 kilometrojn okcidente, kaj alidirekten al la veneta ebenaĵo kaj al Venecio, 130 kilometrojn oriente. Tiuj ĉi gravaj vojoj laŭiras la riveron Brenta, kiu fluas ĉe la malpinto de la valo Valsugana.
Ronĉenjo kaj Esperanto
redaktiEn Ronĉenjo okazis la 34-a Internacia Junulara Festivalo, de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- La oficiala retejo de la komunumo Ronĉenjo (itale)
- Neoficiala paĝaro pri Ronĉenjo Arkivigite je 2009-08-13 per la retarkivo Wayback Machine (itale)