Ruĝvostuloj
Ruĝvostuloj estas popola nomo por la specioj de la genro Phoenicurus (kiu havigas ankaŭ la nomon de fenikuroj), kiu estas genro de birdoj de la familio Muŝkaptuledoj kiu karakteras, kiel la nomo sugestas, pro ruĝeca longa vosto. Kvankam similsignifaj, dum la nomo de Ruĝvostuloj taŭgas ankaŭ por aliaj birdoj kun ruĝecaj vostoj, parencaj, sed ne nepre tre proksimaj inkluditaj en la grupo de Ruĝvostuloj, la nomo fenikuroj taŭgas nur por la membro de la genro Phoenicurus.
Ruĝvostuloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra ruĝvostulo, Phoenicurus ochruros
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
- Alasĉana ruĝvostulo (Phoenicurus alaschanicus)
- Blukapa ruĝvostulo (Phoenicurus caeruleocephala)
- Ruĝventra ruĝvostulo (Phoenicurus erythrogastrus)
- Blufrunta ruĝvostulo (Phoenicurus frontalis)
- Hodgsona ruĝvostulo (Phoenicurus hodgsoni)
- Blankagorĝa ruĝvostulo (Phoenicurus schisticeps)
- Ĝardenruĝvostulo (Phoenicurus phoenicurus)
- Nigra ruĝvostulo (Phoenicurus ochruros)
- Diademruĝvostulo (Phoenicurus moussieri)
- Orientazia ruĝvostulo (Phoenicurus auroreus)
- Ruĝdorsa ruĝvostulo (Phoenicurus erythronotus)