Rudolf Agricola (humanisto)
Roelof HUYSMAN [rulof hojsman], konata kiel Rudolf AGRICOLA (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1443 aŭ la 17-an de februaro 1444 en Baflo, Groningen, mortis la 27-an de oktobro 1485 en Hajdelbergo) estis nederlanda humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj orgenkonstruanto. Fama pro sia latina konado, li estis unu el la unuaj kiuj superregis la grekan en la nordo de la Alpoj, verkis latinajn poemojn, kaj kiel muzikamanto, li eĉ konstruis orgenon por iu preĝejo. En 1484, li fariĝis profesoro pri filozofio de la Universitato de Hajdelbergo.
Rudolphus Agricola Frisius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1443 en Baflo, proksima de Groningen, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Nederlando) | ||||
Morto | 27-an de oktobro 1485 (42-jaraĝa) en Hajdelbergo, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Alma mater | Malnova universitato de Loveno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | germana humanisto | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiLa vera nomo de Agricola estis Roelof Huysman kaj li ankaŭ estis konata kiel Rudolphus Agricola Groninganus. Li faris siajn universitatajn studojn en Erfurt (1456), Kolonjo (1462) kaj fine en Loveno, kie li ricevis sian diplomon pri artoj kun laŭdo (1465). Post malmulte da tempo li vojaĝis al Parizo, kie li faris kontakton kun Johannes Reuchlin. El 1468 ĝis 1471, li staĝis en Italio, ĉefe en Pavio. Je la dua fojo li vojaĝis al tiu lando el 1474 kaj 1479, sed ĉi-foje en Ferrara, kie li ĝuis la patronecon de la markizo Ercole d'Este la 1-a (1431-1505)[1]. Poste, li reiras al Nederlando, kie li fariĝis sekretario de la komunumo de Groningen, kaj tie ĉi li havas la oportunon fari multajn vojaĝojn. La abatejo de Aduard, proksima de la urbo, funkcias kiel speco de akademio de la erudiciuloj. En Deventer, unua urbo kiu oferis presservojn en la Malaltaj Landoj, li renkontis Erasmon, kiu esprimis al li granda admiron. En 1481, li restas ses monatojn en Bruselo, en la kortego de la arkiduko kaj estonta imperiestro Maksimiliano la 1-a. En 1482, li iris al Hajdelbergo kune kun iama samklasano de Pavio, Johann von Dalberg (1455-1503)[2], kanceliero de la universitato de ĉi-urbo kaj episkopo de Worms. Li reprenas la studon de la hebrea, kiun li estis komencinta dum sia restado en Parizo, laŭ la metodo de la humanisto kaj hebraisto Flavius Mithridates. En 1485, li denove akompanas Johann von Dalberg en vojaĝo al Romo en misio ĉe la papo Inocento la 8-a, sed, li mortus iom poste sia reveno al Hajdelbergo.
Argicola ankaŭ interesiĝis pri muziko. La nederlandaj komponaĵoj, kiujn li kreis, evidentigas sian korespondaĵojn kun la komponisto Jakobus Barbyrianus (1456-1491)[3], same kiel la komentarioj de la postaj aŭtoroj, kvankam ili ne konserviĝis.
Verkoj
redakti- De inventione dialecticae, 3 volumoj, Loveno, 1515; Kolonjo, 1539, (Pri la dialektika metodo de la penso): Lia ĉefa verko. Estas moderna germana traduko far Lothar Mundt, Rudolf Agricola. De inventione dialectica libri tres (Tübingen: Niemeyer, 1992).
- Leteroj: La leteroj de Agrícola, el kiuj kvindek ankoraŭ supervivis, kaj ili oferas interesan panoramon de la humanisma cirklo al kiu li apartenis. La leteroj daŭre publikiĝas kaj estas tradukitaj kun longaj rimarkoj: Agricola, Letters; eldonita de Adrie van der Laan kaj Fokke Akkerman (2002).
- De vita Petrarchae, 1477, Vivo de Petrarko
- De nativitate Christi
- Liaj malpli gravaj verkoj inkludas kelkajn paroladojn, poemojn, tradukojn el grekaj dialogoj kaj komentarioj pri la laboroj el Seneko, Boecio kaj Cicerono
- In laudem Philosophiae … oratio, 1476
- De formando studio (= letero 38 [al Jakobus Barbyrianus (1456-1491)[3] el Antverpeno de la 7-a de junio de 1484, kiam Agricola troviĝis en Hajdelbergo].
- Exhortatio ad clerum Wormaciensem, alle drei 1484
- De inventione dialectica libri omnes … Lucubrationes et opuscula per Alardum emendata, 2 volumoj, Kolonio 1539
- Nonnulla opuscula, 1518
- Rudolfus Agricola lucubrationes, 2 volumoj, Kolonjo, 1539, eldonita de Alardus de Amsterdamo.
Literaturo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Johann von Dalberg (1455-1503)[2]
- Herkulo d'Este la 1-a (1431-1505)[4]
- Jakobus Barbyrianus (1456-1491)[3]
- Maksimiliano la 1-a (1459-1519)[5]
Referencoj
redakti- ↑ Personensuche
- ↑ 2,0 2,1 Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-04-26 .
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche