Rusa grek-katolika eklezio
Rusa grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.
Historio
redaktiEn la 19a jarcento grek-katolikoj estis neleĝaj en Rusujo. Ili ricevis ekzarkaton nur en 1917. Sed kiam komunistoj komencis regi, la grek-katolikoj estis neniigitaj. Rifuĝintoj de Rusujo ricevis ekzarkaton en Harbino (Ĉinujo) en 1928.[1] Ambaŭ ekzarkatoj estas nun sen episkopoj.
Nuntempe kelkaj grupoj de rusaj grek-katolikoj estas en Rusujo, Usono kaj aliaj landoj.