Saint-Lunaire
Saint-Lunaire (galolingve "Saent Lunérr", bretone Sant-Luner) estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 647 loĝantoj sur areo de 10,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 258 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2.
Saint-Lunaire · Saent Lunérr · Sant-Luner | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio setlejo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Ille-et-Vilaine | ||
Arondismento | Saint-Malo | ||
Kantono | Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2 | ||
INSEE kodo | 35287 [+] | ||
Poŝtkodo | 35800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 647 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 258 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 38′ N, 2° 7′ U (mapo)48.634444444444-2.1088888888889Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 10,27 km² (1 027 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Lunaire [+] | |||
La teritorio havas komunan limon kun Dinard, Pleurtuit kaj Saint-Briac-sur-Mer.
Geografio
redaktiKomunumo de la urba areo de Dinard, kies centro etendiĝas sur la sablaj dunoj ("mielles") akumulitaj inter du masivoj el granito kaj grejso enirantaj en la Manikan Markolon, per la pintoj de Nick, de Décollé kaj de La Garde Guérin (tiu lasta, pli okcidenta estas en Saint-Briac).
Botaniko
redaktiPri riĉeco de flaŭro, Saint-Lunaire, kiel Saint-Briac, estas inter la komunumoj de la departemento, kiuj en siaj diversaj biotopoj posedas plej multajn taksonojn, t.e. 599 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa tuto de 1373 taksonoj (en 118 familioj). Estas ankaŭ 39 taksonoj kun forta heredaĵa valoro (el tuto de 207) ; 23 protektitaj taksonoj kaj 22 apartenantaj al la ruĝa listo de la armorika Masivo (departementa tuto de 237) [1]. Inter la plej interesaj lokoj :
- Duno de Longchamp, kun (Eryngium maritimum) (protektita specio) ;
- Estuaro de Crèvelin : (Limonium normannicum), (Inula crithmoides) piede de klifo[2].
Historio
redaktiRestaĵoj de galeritombo (plilongigita dolmeno) atestas pri loĝado ekde Neolitiko (2000 ĝis 5000 a.K.) Romia okupo daŭris dum kvin jarcentoj, sen influo al la aparta karaktero de tieaj loĝantoj: la Koriozolitoj.
Poste, okazis barbaraj invadoj de saksoj kaj de frisoj en 509, kiuj forpelis princojn kaj senjorojn. Kvar jarojn poste, albordiĝis al insulo Cézembre, Reĝo Arturo kaj Hoel la Unua, reĝo de Armoriko, venanta rekapti sian reĝlandon.
Sankta Lunaire (aŭ Léonor), unu el la filoj de Hoel la Unua kaj de sankta Pompée (aŭ Coupaia), frato de sankta Tudvalo kaj de sankta Sève, akompanata de monaĥoj kaj laikoj, eniris en ĉirkaŭ 535 en vastan arbaron, kulturebligis ĝin, konstruis kapelon, kie nun staras nun la Malnova Preĝejo, kiu estos starigita de la senjoroj de Pontual en la 11-a jc. En la 19-a jc, la aristokratoj perdis sian potencon kaj nova socio de eminentuloj, transformis la aspekton kaj ekonomion de Saint-Lunaire. La vilaĝo transformiĝis en banurbo, sub instigo ĉefe de Sylla Laraque, riĉega haitia milionulo. Li aĉetis kaj evoluigis la "Grand Hôtel", konstruigis multajn prestiĝajn vilaojn, elektran centralon kaj teniskampojn ankoraŭ famaj nun[3]. Pluraj elstaruloj : reĝino de Rumanio, beletruloj, pentristoj, artistoj pasis aŭ restadis en Saint-Lunaire. Eblas citi Émile Bergerat, Jules Verne, Jean Richepin aŭ ankaŭ Ève Lavallière. De tiu epoko restas belegaj vilaoj laŭ banurba stilo.
Ankoraŭ nun, Saint-Lunaire estas rezidejo de multaj elstaruloj kiaj Jean Rochefort, juvelisto Fred, Nicolas Hulot aŭ ankaŭ Emmanuel Chain.
Ekonomio
redaktiLa ĉefa ekonomia sektoro estas turismo.
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1792 | 1799 | Joseph Ohier | - | -
|
1800 | 1806 | Sébastien Marcrix | - | -
|
1806 | 1830 | Jonathas François Hyacinthe Marie de Penfentenyo de Cheffontaines | - | -
|
1830 | 1833 | Jean François Rozé | - | -
|
1833 | 1846 | Joseph Marie Ohier | - | -
|
1846 | 1847 | Ambroise Betaux | - | -
|
1847 | 1848 | Jean Louis Foyer | - | -
|
1848 | 1854 | Louis Latruitte | - | -
|
1854 | 1865 | Jean Touchet | - | -
|
1865 | 1865 | Ambroise Betaŭ | - | -
|
1865 | 1870 | Henry Touchet | - | -
|
1870 | 1871 | Julien Ancelin | - | -
|
1871 | 1884 | Henry Touchet | - | -
|
1884 | 1912 | Alphonse Ollivier | - | -
|
1912 | 1921 | Auguste Poulain | - | -
|
1921 | 1929 | Edouard Sauffroy | - | -
|
1929 | 1935 | Alexandre Devaux | - | -
|
1935 | 1942 | Joseph Viel | - | -
|
1942 | 1945 | Léonce David | - | -
|
1945 | 1953 | Aristide Le Dantec | - | -
|
1953 | 1965 | Jean Fouere | - | -
|
1965 | 1977 | Gilbert Leblanc | - | Kuracisto
|
1977 | 1992 | Pol Lebreton | - | -
|
1992 | oktobre 1997 | Aimé Le Foll | - | -
|
Oktobre 1997 | - | Michel Penhoët | Diversa Maldekstro (DVG) | Agrikulturisto Departementa konsiliano[4], Prezidanto de Komunumaro de Côte d'Émeraude
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio
redaktiLokoj kaj monumentoj
redaktiMonumentoj klasitaj historiaj (MH)
redakti-
La malnova preĝejo.
-
Lintelo de la suda pordo de la malnova preĝejo.
-
La kalvario, orienta flanko.
-
La kalvario, okcidenta flanko.
La komunumo enhavas du monumentojn klasitajn historiaj :
- Malnova preĝejo, restaŭrita en 1954 kaj restaŭrata en 2010. La navo de la 11-a jc, kun du flanknavoj, estas ligita al la gotika ĥorejo per triumfa arko.
- Kalvario de la 16-a jc, situanta antaŭ la suda fasado de la malnova preĝejo, prezentas sur sia orienta faco Kriston kaj sur la alia faco la Virgulinon Maria. Ĝi estis registrita per dekreto de la 22-a de marto 1930[5].
Naturaj lokoj
redakti-
Fino de Pinto de Décollé
-
Granda Plaĝo je malalta tajdo
-
Granda Plaĝo je alta tajdo
-
La Goulet je malalta tajdo
-
Plaĝo de Longchamp direkte al La Garde Guérin (Saint-Briac) kaj kabo Fréhel
-
Plaĝo de Longchamp, okcidente de Pinto de Décollé
Pinto de Décollé
redaktiPluraj bunkroj, restaĵoj de la dua mondmilito, estas ankoraŭ videblaj.
Malnova tunelo, nun falinta, ligis la malnovan preĝejon al Pinto de Décollé.
Tie en 1977, pentristo Geoffroy Dauvergne morte falis.
Pinto de Nick kaj Goulet
redaktiEnfluejo de Crèvelin, piede de Pinto de Nick (departementa natura areo), Goulet estas unu el la naturaj lokoj de Saint-Lunaire.
Kino
redaktiSaint-Lunaire per bildoj
redakti-
La urbodomo staras super Granda Plaĝo
-
Granda Plaĝo kaj centro vidataj de Pinto de Décollé vespere
-
Pinto de Décollé de vidata de Granda Plaĝo
-
Unuaj vilaoj de Décollé de Granda Plaĝo
-
Paroĥa preĝejo (19-a jc)
-
Templo
-
Pinto de Décollé
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Aktoro Jean Rochefort posedas rezidejon sur la komunumo. Lia nomo estis donita al la kultura centro de Saint-Lunaire en la 25-a de novembro 2006[6].
- Pentristo Geoffroy Dauvergne, akcidente mortinta ĉe Pinto de Décollé.
- Carole Lavoie, romanistino kaj dramistino, vivis en Saint-Lunaire. Ĝi estas aŭtoro de romana sagao, kiu rakontas la historion de la marbanoj en Francio, aparte ĉe Côte d'Émeraude (vidi bibliografian sekcion).
- Nicolas Hulot, televidanimanto kaj ekologiisto.
Ĝemeliĝoj
redaktiAneksaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- TTT-ejo de la komunumo
- TTT-ejo de turismoficejo de Saint-Lunaire
- Saint-Lunaire sur retpaĝo de Nacia Geografia Instituto
- Prepara inventaro de regiona konsilio de Bretonio Arkivigite je 2013-02-13 per Archive.today
Bibliografio
redakti- Aimée et Cédric Gourin, La Côte d’Émeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer, eldonejo "éditions Alan Sutton", 2009 (ISBN 2849109843)
- Éclats d’Émeraude, historia romano de Carole Lavoie, kiu priskribas komenciĝon de turismo sur Côte d’Émeraude. Premio Jackie Bouquin « la Femme dans l'histoire ». Eldonejo "Éditions Prologue", 2007.
Notoj kaj referencoj
redaktiNotoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, mapo sur 170-a paĝo.
- ↑ Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, p. 37.
- ↑ (2003) Saint-Lunaire balnéaire, le grand rêve de Sylla Laraque. Saint-Malo: Éditions Cristel, p. 140. ISBN 2-84421-027-9.
- ↑ Elektita la 16-an de marto 2008 - Gérard Lebailly (la 18-an de marto 2008). “Michel Penhoët, l'homme de la Rance”, Ouest-France (19316), p. 9.
- ↑ Slipo n°PA00090795. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Komunuma bulteno, novembron 2006. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2013-11-18 .