Sarreguemines
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sarreguemines (stacidomo). |
Sarreguemines estas franca urbo kiu troviĝas en la orienta parto de la departemento Moselle (Mozelo), kaj do en la regiono Loreno. La germana nomo de la urbo estas Saargemünd, nomo en la loka lorena dialekto estas Saargemìnn. La loĝantoj estas nomataj en la franca "Sarregueminois", en la germana "Saargemünder" kaj en la lorena dialekto "Saargemìnner".
Sarreguemines · Saargemünd | |||
---|---|---|---|
Casino kaj Pavillon de Geiger
| |||
komunumo en Francio limurbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Grand Est (Granda Oriento), historie Loreno | ||
Departemento | Moselle (subprefektejo) | ||
Arondismento | Sarreguemines/Saargemünd | ||
Kantono | Sarreguemines/Saargemünd | ||
Komunumaro | Communauté d'agglomération Sarreguemines Confluences | ||
INSEE kodo | 57631 [+] | ||
Poŝtkodo | 57200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 324 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 732 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 7′ N, 7° 4′ O (mapo)49.1105555555567.0672222222222Koordinatoj: 49° 7′ N, 7° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | De 192 al 293 m | ||
Areo | 29,67 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sarreguemines [+] | |||
Geografio
redaktiSarreguemines situas ĉe la germana landlimo, kie la rivereto Blies [prononcu blis] enfluas en la riveron Sarre (france) aŭ Saar (germane). Tion konfirmas la etimologio de la urbonomo, ĉar la germana vorto "Gemünd" signifas "kunfluejo" (vidu supre la urbonomon en la germana). La urbo apartenas al la eŭrodistrikto Saarbrücken-Forbach, kies loĝantaro proksimume ampleksas 700 000 homojn.
Ĝia urbaro etendiĝas ambaŭflanke de la franc-germana limo. La urbara aero sur la franca teritorio entenas 42077 loĝantojn. La urbo Sarreguemines estas la kvina plej homplena komunumo de la departemento Moselle. Laŭ taksado de la statistika instituto INSEE dum februaro 2008, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 21 000 loĝantoj, t.e. malkresko de proksimume 7% ekde 1999. Fine de 2022 en la komunumo vivis 20 324 loĝantoj sur areo de 29,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 685 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Rilchingen-Hanweiler, Blies-Ébersing, Blies-Guersviller, Frauenberg, Grosbliederstroff, Hambach, Ippling, Neufgrange, Rémelfing, Rouhling, Sarreinsming kaj Woustviller.
Ekde 1997, la francan urbon Sarreguemines ĉepasas la tramveturilo de la germana urbo Saarbrücken.
Geografia aparteno de Sarreguemines tra la historio
redakti- 843 (Verduna Traktato): Lotaringio
- 925-1766: Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, Duklando Loreno
- 1766-1871: Francio
- 1871-1918: Germana Imperio
- 1918-1940: Francio
- 1940-1944: Nazia Germanio
- ekde 1944: Francio
Vidu ankaŭ
redakti