Savono
Savono (itale Savona) estas itala urbo en la regiono Ligurio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco Savono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 58 194 loĝantoj sur areo de 65,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 891 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo "Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.
Savono | |||||
komunumo de Italio urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Ligurio | ||||
Provinco | SV Savono | ||||
Geografia situo | 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo)44.3080555555568.4811111111111Koordinatoj: 44° 18′ N, 8° 29′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 4 m [+] | ||||
Areo | 65 km² | ||||
Loĝantaro | 58 194 (2023) | ||||
Loĝdenso | 891 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Lavagnola, Légino, Zinola, Santuario | ||||
Najbaraj komunumoj | Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Celle Ligure Quiliano, Vado Ligure | ||||
Patrono | Nostra Signora della Misericordia ("Nia Sinjorino de Mizerikordo", do Sankta Maria) | ||||
Festa tago | 18-a de marto | ||||
Nomo de loĝantoj | savonesi | ||||
Poŝtkodo | 17100 | ||||
Imposta kodo | I480 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 009056 | ||||
Telefona prefikso | 019 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
La urbo havas grandan havenon, kiu estas grava albordejo por pramŝipoj direkte al Korsiko. La loĝantoj de Savono laboras precipe en industrio.
La najbaraj urboj estas Albissola Marina, Albisola Superiore, Altare, Cairo Montenotte, Quiliano kaj Vado Ligure.
Vidindaĵoj
redakti- La mezepoka fortikaĵo Priamar
- En la urba haveno, historia turo nomita laŭ la ŝipiristo Leone Pancaldo
- La preĝejo San Giovanni Battista (Sankta Johano la Baptisto) el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj
- La katedralo Santa Maria Assunta (Ĉieliro de Maria), konstruita inter la jaroj 1589 ĝis 1602. La nuna fasado fontas el la jaroj 1881 ĝis 1886.
- Muzeo de pentraĵoj en la palaco Pozzobonello
Famuloj
redaktiPartneraj urboj
redakti- Villingen-Schwenningen en Germanio (ekde 1986)
- Bayamo en Kubo
Krome ekzistas partneraj ligoj al la insulo
- Saona en la Dominikana Respubliko (Domingo)
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn 1989 la 13-a kaj en 2003 la 27-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (itale)
- Paĝaro "Savona reto"
- Paĝaro de la urbe fama akvopilka klubo "Rari Nantes Savona"