Senpintigita kvadrata kahelaro
En geometrio, la senpintigita kvadrata kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per senpintigo de la regula kvadrata kahelaro.
Senpintigita kvadrata kahelaro | |
Vertica figuro | 4.8.8 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | 2 | 4 4 4 4 2 | |
Simbolo de Schläfli | t{4,4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Simbolo de Bowers | Tosquat |
Geometria simetria grupo | p4m |
Duala | Kvarlateropiramidigita kvadrata kahelaro |
Bildo de duala | |
En la kahelaro estas unu kvadrato kaj du oklateroj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,1{4,4}.
Ĉi tiu kahelaro estas la sola unufoje kovranta kahelaro per regulaj konveksaj plurlateroj kiu enhavas oklateron.
Alia nomoj uzata por ĉi tiu kahelaro estas mediteranea kahelaro kaj oklatera kahelaro, kvankam la lasta estas uzata ankaŭ por konsistantaj el oklateroj kahelaroj de hiperbola ebeno - ordo-3 oklatera kahelaro, ordo-4 oklatera kahelaro ktp.
La kahelaro estas topologie simila al unuforma pluredro senpintigita okedro (4.6.6).
Unuformaj kolorigoj
redaktiEstas 2 diversaj unuformaj kolorigoj de senpintigita kvadrata kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2. Tiam en la 2 variantoj de la kolorigoj, la 3 edroj (4.8.8) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 122, 123.
2 koloroj, kolorigo 122 |
3 koloroj, kolorigo 123 |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
- Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p40.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.decrete.com/stencils/octagontile Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine