Serpentkukumo
La serpentkukumo estas frukto, kiu estas manĝata krude kiel salato. La planto estas speciala kultivargrupo de la ordinara kukumo Cucumis sativus, kiu estas kultivita jam pli ol 3000 jaroj. Kompare al la ordinara kukumo la serpentkukumo estas multe pli longa kaj granda. la hodiaŭ kultivitaj serpentkukumoj nur havas inan floron. Por la kresko de la frukto ne necesas polonigadon kaj fekundadon. La flavaj kaj blankaj kukumoj ja havas virajn kaj inajn florojn.
serpentkukumo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cucumis sativus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La genaro de la kukuma planto estas dokumentita kaj ampleksas 25.000 genoj.
Kultivado
redaktiLa planto estas grimpoplanto kun ĉiroj, sed ĝi povas kreski ankaŭ horizontale kaj povas esti kultivata surgrunde. Ofte la plantoj estas kultivataj en plantdomoj. Tie la plantoj povas grimpi ĉe ŝnuroj. Post la florado la fruktoj bezonas ĉirkaŭ 10 ĝis 14 tagoj por ricevi la rikoltpezon de 400 ĝis 450 gramoj. Dum la tuta jaro oni povas rikolti serpentkukumoj el vitrodomoj. Oni plantas kaj rikoltas tri kulturojn po jaro.
La frukto estas rikoltata kiam ĝi estas abkorau melhelverda. Maturaj fruktoj fariĝas flavverdaj kaj ne plu estas vendeblaj..
Utiligado
redaktiLa serpentkukumoj estas manĝatajen salatoj. Ili ankaŭ povas esti brezita kaj farĉita kun Viandhaketaĵo. La greka dzadziko enhavas kukumoj. Ĝi konsistas el dika greka aŭ bulgara jogurto, ajlo, salo kaj kukomoj.
Konservado
redaktiLa serpetkukumo povas esti plej bone foliumita ĉe temperaturo de 10 °C ĝis 13 °C.
Enhavosubstancoj
redaktiLa serpentkukumo enhavas antaŭ ĉio akvo kaj malmulte da nutraj elementoj. 100 gamoj de freŝa kaj nesenŝeligita frukto enhavas:
akvo | 94 g |
energia valoro | 33 kJ / 8 kcal |
karbonhidratoj | 2 gramoj |
proteino | 0,6 gramoj |
vitamino B1 | 0,03 mg |
vitamino B2 | 0,01 mg |
vitamino C | 10 mg |
kalio | 124 mg |
kalcio | 14 mg |
fosforo | 34 mg |
fero | 0,2 mg |
fibroj | 0,3 g |