Sikasso
Sikasso estas urbo en la sudo de Malio kaj la ĉefurbo de la Sikassa Regiono. Kun 130.700 loĝantoj, Sikasso ĵus superis Ségou por iĝi dua plej granda urbo de Malio.
Sikasso | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 213 977 () [+] | ||||
Loĝdenso | 535 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 19′ N, 5° 40′ U (mapo)11.316666666667-5.6666666666667Koordinatoj: 11° 19′ N, 5° 40′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 410 m [+] | ||||
Areo | 400 km² (40 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sikasso [+] | |||||
Geografio
redaktiĜi situas je 11°19'00" Nordo, 5°40'00" Okcidento, 375 km sudoriente de Bamako, 100 km norde de Ebur-Bordo, kaj 45 km okcidente de Burkino. Sikassaj etnoj inkluzivas la bambaraojn, la senufojn, la bobo-popolon kaj la miniankaojn.
Sikasso havas subtropikan klimaton kaj tio rezultas abundan agrikulturon. Sikassa frukto- kaj legomproduktado garantias la urban memprizorgon, nebezonante tiel la internaciajn nutraĵajn helpojn.
Historio
redaktiSikasso fondiĝis je la komenco de la 19-a jarcento fare de Mansa Douala. La urbo estis malgranda vilaĝo ĝis 1876 kiam Tieba Traoré, kies patrino venis de Sikasso, iĝis Reĝo de la Imperio Kénédougou kaj movis ĝian ĉefurbon tien. Li fondis palacon sur la sankta Mamelon-monteto (nun hejmo de akvoturo) kaj konstruis tata aŭ fortikigantan muron defendi kontraŭ la eksteraj atakoj. La franca armeo okupis ĝin en 1898, antaŭ la kapitulacio al la kolonia armeo, frato de Tieba, Babemba Traoré, tiama reĝo, memmortigis sin.
Allogaĵoj hodiaŭ inkluzivas la grandan merkaton, Mamelon-an monteton, la restaĵojn de Tieba Traoré-a tata, kaj la apud Missirikoro Groto.
La festivalo Triangle du balafon prenas lokon ĉiun junion, festanta la tradician Malian instrumenton.
Sikassa fraturbo estas Brive-la-Gaillarde, Francio.
Komunumoj
redaktiLA adiminstra distrikto de Sikasso entenas la komunojn de Benkadi, Blendio, Dandéresso, Dembella, Dialakoro, Diomaténé, Dogoni, Doumanaba, Fama, Farakala, Finkolo Ganadougou, Finkolo- Sikasso, Gongasso, Kabarasso, Kaboila, Kafouzela, Kapala, Kapolondougou, Kignan, Klela, Kofan, Kolokoba, Koumankou, Kouoro, Kourouma, Lobougoula, Miniko, Miria, Missirikoro, N Tjikouna, Natien, Niena, Nongo-Souala, pimperna, Sanzana, Sikasso, Soukourani-Missirikoro, Tella, Tiankadi, Waténi, Zanferebougou, Zangaradougou kaj Zanièna.