Slanské Nové Mesto
Bazaj informoj
redaktiSlanské Nové Mesto, hungare Szaláncújváros (salAncUjvAroŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Nové Mesto signifas: nova loko.
- Areo: 30 km²
- Supermara alteco: 221 m
- Loĝantaro: 460
- Poŝtkodo: 044 18
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
redaktiSlanské Nové Mesto situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Michalovce-Košice. La lasta urbo troviĝas 27 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332, la fondintoj estis germanoj. Post la mezepoko la turkoj tute detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Szaláncújváros 531 homoj, (356 slovakoj, 166 hungaroj, 9 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Slanské Nové Mesto 483 homoj, (477 slovakoj, po 1 hungaro kaj ruteno).
Vidindaĵo
redakti- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1868
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1992