Slovaka grek-katolika eklezio
Slovaka grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.
Slovaka grek-katolika eklezio | ||
---|---|---|
grek-katolika eklezio proprajura katolika eklezio | ||
Komenco | 1818 vd | |
Lando(j) | Slovakio vd | |
Sidejo | Prešov | |
Lingvoj | ||
Historio
redaktiEn 9-a jarcento venis en Grandan Moravion Cirilo kaj Metodo. Ili estis grekoj kaj venis el Bizanca imperio. Tiel ili alportis bizancan riton en la teritorion de nuna Slovakio. Post la morto de sankta Metodo, liaj disĉiploj estis elpelitaj. Post la falo de Granda Moravio estis du ritoj en Hungarujo – kaj bizanca kaj latina. En 1054 okazis la orienta skismo inter Romo kaj Konstantinopolo.
En 1646 (unio de Uĵhorodo) la kristanoj de bizanca rito ankaŭ en teritorio de Slovakio unuiĝis kun eklezio de Romo. En 1818 estis kreita la eparĥio de Prešov.[1]
En 1950 la tielnomata sinodo de Prešov, organizita de komunistoj, nuligis la union kun Romo kaj forigis la grek-katolikan eklezion en Slovakio. Ĝiaj du episkopoj kaj multaj sacerdotoj estis arestitaj. Ambaŭ episkopoj estis pli malfrue beatigitaj. La grek-katolika eklezio estis denove permesita en 1968 sed ili ekzemple ne povas havi regulan episkopon. La plenan liberecon la eklezio ricevis nur post la falo de komunismo en 1989.
En 1980 la roma papo kreis la slovakan grek-katolikan eparĥion en Toronto (Kanado). En 1997 estis kreita ekzarkato en Košice kaj en 2008 eparĥio en Bratislavo. Kaj tiel nuntempe la eklezio havas 1 ĉefepiskopujon kaj 2 episkopujojn en Slovakio.
Referencoj
redakti- ↑ Farrugia, Edward G., p. 830
Fontoj
redakti- Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0