Sociala merkatekonomio
La sociala merkatekonomio (Soziale Marktwirtschaft) estas sistemo de ekonomia regulado starigita en Okcidenta Germanio kaj en Aŭstrio dum la malvarma milito, forte inspirita de la ordoliberalismo.
En Germanio tiu modelo estis starigita de Ludwig Erhard, ministro pri ekonomio sub la ĉefministro Konrad Adenauer, poste ĉefministro mem de 1963 ĝis 1966.
La sociala merkatekonomio pretendas esti meza vojo inter socialismo kaj kapitalismo kaj provas konservi samtempe altan kreskon, malaltan inflacion, malaltan senlaborecon, bonajn laborkondiĉojn, socialan protekton kaj publikajn servojn, per aktiva interveno de la ŝtato.
Kvankam konmence pridisputata, tiu modelo trudiĝis en Germanio kaj Aŭstrio, kaj oni kelkfoje atribuis al ĝi la "Wirtschaftswunder" (germane por ekonomia miraklo) de tiuj landoj. La forta ekonomia ekspansio dum proksimume tridek jaroj post la dua mondmilito povus havi ankaŭ aliajn kialojn.
Kritikoj
redaktiSerge Le Queau, membro de la Scienca Konsilio de ATTAC [1] opinias ke tiu esprimo estas "falsa amiko": "Atentu, la termino «sociala merkatekonomio» (en la germana Soziale Marktwirtschaft) estas falsa amiko, kiel oni diras en leksikologio, ĝi estas trompa etikedo. Estas rimarkinde ke neniu interpretisto de la traktato klarigis la signifon de tiu parolturno, kiu tamen ĉie ĉeestas. Se ili ne scias ĝin, tiam estas preskaŭ pli malbone… La «sociala merkatekonomio» tute ne resendas al miksaĵo inter sociala ekonomio kaj merkatekonomio. Temas pri pensofluo naskita en la postmilita Federacia Germanio kiu kunigas konservativajn ekonomikistojn ĉirkaŭ la revuo {Ordo} (de kiu venas la alia nomo de tiu pensofluo, la ordoliberalismo. Ĝiaj fondintoj, la ekonomikistoj Walter Eucken, Wilhelm Röpke kaj Alfred Müller-Armack tre larĝe influis la ekonomian politikon de la germanaj ĉefministroj, konservativaj (CDU), sed ankaŭ socialdemokrataj (SPD), kio aŭreolis ilin per la intelekta patreco de la "okcidentgermana ekonomia miraklo".
Alia
redaktiLa Popola Respubliko Ĉinio parolas oficiale pri "socialisma merkatekonomio" pri sia ekonomia sistemo, kiu estas tamen (tre) malsama ol sociala merkatekonomio.
Eblas aserti ke Svislando adoptis sistemon de sociala merkatekonomio, tamen necesas precizigi ke la ŝtato ludas tie pli faciligan rolon protektante la ekonomiajn interŝanĝojn ol interveni, laŭ tio ke la ekonomia libereco estas garantiata en la artikolo 27 de la Feceracia Konstitucio de 1999.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Président d'Attac 22 - Membre du Conseil Scientifique d'Attac. Arkivita el la originalo je 2006-11-26. Alirita 2007-12-09 .
Bibliografio (en la franca)
redakti- François Bilger, 2005, L'école de Fribourg, l'ordolibéralisme et l'économie sociale de marché, (Interrete Arkivigite je 2007-07-20 per la retarkivo Wayback Machine)
- François Bilger,2001, l'économie sociale de marché dans la perspective française, (Interrete Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine)
- François Bilger, 1988, l'économie sociale de marché au siècle des allemands (Interrete Arkivigite je 2007-07-20 per la retarkivo Wayback Machine)