Sonorilturo de Bruĝo
La sonorilturo de Bruĝo estas mezepoka konstruaĵo situanta en Bruĝo (Belgio).
Sonorilturo de Bruĝo | |||
---|---|---|---|
Belfrido inclined tower (en) muzeo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Brabantine Gothic vd | ||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Bruĝo | ||
Adreso | Markt 7 | ||
Situanta sur | Markt | ||
Poŝtkodo | 8000 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 12′ 29″ N, 3° 13′ 31″ O (mapo)51.2079843.225295Koordinatoj: 51° 12′ 29″ N, 3° 13′ 31″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | belfridoj de Belgio kaj Francio, Musea Brugge (en) kaj Lakenhalle (en) vd | ||
Retejo | http://www.museabrugge.be | ||
La sonorilturo formas parton de grupo de 56 turoj kaj kampaniloj en la listo de Monda heredaĵo de la Unesko ekde 1999.[1]
En la loko kie aktuale troviĝas la sonorilturo de Bruĝo (en la nederlanda: Belfort van Brugge) troviĝis origine turo el ligno starigita en 1240. La konstruaĵo gastigis la komercejon de la lano kaj ties korespondajn stokejojn. La turo havis ankaŭ funkcion administracian (ankaŭ por detekti incendiojn) kaj tiele ĝi estis uzata de la konsilantoj de la urbo. En ĝi troviĝis la arkivoj de la urbo.
Incendio detruis la turon en 1280, kio kondukis al la detruo ankaŭ de la arkivoj antaŭaj al 1280. Oni konstruis urbodomon en alia loko ("Burg") kaj tien translokiĝis la majoritato de la administraj servoj. La turo estis rekonstruita en 1296 sur du kvadrataj bazoj kaj la spajro el ligno.
La urba bazaro ampleksiĝis dum la 15a jarcento kaj el 1483 al 1487 oni konstruis en la supra parto oklateron el blanka ŝtono, flankigita de kvur turoj pli malgrandaj kaj kronita per spajro el ligno kiu inkludis statuon de Sankta Miĥaelo.
Nova incendio kaŭzita de fulmo detruis denove la supran parton kaj la sonoriloj en 1493. Kiam oni riparis ĝin, oni konstruis turon el ligno ornamitan per leonaj figuroj.
Dum la 16a jarcento oni aldonis galerion malantaŭ la dependaĵoj de la merkato. Ankaŭ la interna korto estis rekonstruita per aldono de kelkaj galerioj en la unua etaĝo.
En 1741, nova incendio detruis denove la spajron de la sonorilturo. Ĝi estis riparita en 1753. La turo estis rekonstruita en sia nuna formo, kun novgotika krono, anstataŭ la spajro kiu kronis ĝin antaŭe, en 1822.
La sonorilturo de Bruĝo, kun alto de 83 metroj, estas iom klinita maldekstren (1,19 m) ekde antaŭ pli ol kvar jarcentoj. Ĝi estas vizitebla. Por alveni al la plej supro oni devas supreniri 366 ŝtupojn. La kariljono havas 47 sonorilojn.
Notoj
redakti- ↑ Belfries of Belgium and France http://whc.unesco.org/en/list/943%7Ceditorial=UNESCO Culture Sector, alirita la 02-01-2013, angle.