Sostrato de Knido estis greka diplomato, arkitekto, skuptisto kaj inĝeniero, li estis filo de Deksifano de Knido kaj dezajnis la Lumturon de Aleksandrio, unu el la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, ĉirkaŭ 280 a. K. Sostrato estis samtempulo de Lisipo de Sikiono kaj aktivis en la kortego de Ptolemeo Sotero, al kiu li estis proksima kunlaboranto, konsilisto de la reĝo kaj lerta diplomato.

Σώστρατος ο Κνίδιος
(336 a. K. - 275 a. K.)
La Lumturo de Aleksandrio, dezajnita de Sostrato el Aleksandrio, pentraĵo de Fischer von Erlach (1656-1723)
La Lumturo de Aleksandrio, dezajnita de Sostrato el Aleksandrio, pentraĵo de Fischer von Erlach (1656-1723)
Persona informo
Σώστρατος ο Κνίδιος
Naskiĝo 336 a. K.
en Knido, Antikva Grekio
Morto 275 a. K.
en Knido, Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Dexiphanes of Cnidos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inĝeniero
arkitekto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Lumturo de Aleksandrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sostrato de Knido ankaŭ dezajnis suspendan promenejon simila al la Suspendaj Ĝardenoj de Babilono.

Laŭ Luciano de Samosato, Sostrato starigis aron da tute pentritaj portikoj, kun la surskribo de lia nomo kaj nomumita kiel "Portiko de Sostrato". Li estus imaginta, denove por la urbo Knido, "pendan promenejon" [pensilis ambulatio], vastan publikan terason kun arkadoj, subtenata de kolonaroj. Tiu bonkonata konstruaĵo de Sostrato estas terasforma rifuĝejo al Afrodito kun tegmentoĝardeno ĉe Knido, inspirita en la pendaj ĝardenoj de Babilono. Li konstruis multajn aliajn konstruaĵojn por religiaj aŭ distraj celoj.

Laŭ la sama Luciano, Sostrato gravurintus neaŭtorizitan surskribon: "Sostrato de Knido, filo de Deksifano, al la savantaj dioj favore al tiuj, kiuj iras al la maro". Li tiam kovrintus ĝin per degradabla tegaĵo antaŭ ol surskribi la tradician dediĉon al la suvereno. Kun la tempo, ondoj forlavis la tegaĵon, rivelante la veran surskribon. Kiam Ptolomeo prenis la potencon super Egiptujo, la egipta satrapo ankaŭ dungis lin por preni Memfison deturnante la kurson de la Rivero Nilo direkte al la grandurbo.[1]

Evidentaĵoj de la lumturo

redakti

La blokoj kiuj konstruis la lumturon estis faritaj el grejso kaj kalkŝtono. Estis ankaŭ granda spegulo ĉe la supro kiu reflektis sunlumon dum la tago. Bedaŭrinde la Patrino Naturo ĉeestis la eventualan perdon de la lumturo. Ĝi estis difektita de tri malsamaj sismoj. La unua okazis en 956 p.K. kaj la lasta en 1323 p.K. Ĝi estis forlasita post tio, kaj la lastaj ŝtonoj estis transportitaj por konstrui la Citadelon Qaitbay, kiu anstataŭigis ĝin ĉe Pharos en 1480. Bedaŭrinde, ĝi situis kie du tektonaj limoj renkontiĝas.

La ruinoj de la haveno de Aleksandrio unue estis malkovritaj en 1916, kaj en 1968, la lumturo estis trovita en pecoj ĉe la fundo de Mediteranea Maro. En 1994, teamo de francaj arkeologoj trovis enormajn blokojn el granito en la Orienta Haveno de Aleksandrio, kune kun pecoj de sfinksoj, obeliskoj kaj ĉizitaj kolonoj.[2]

Referencoj

redakti
  1. La nuna artikolo estis tradukita el pluraj dokumentoj de Vikipedio.
  2. Interesting engineering
  NODES
Interesting 1
os 16