Stará Halič
Stará Halič, hungare Gácsfalu [gAĉfalu], germane Altgaatsch estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Stará kaj alt signifas: malnova.
Stará Halič | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 986 01 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 660 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°21′59″N 19°34′26″O / 48.36639°N, 19.57389°O (mapo) Koordinatoj: 48°21′59″N 19°34′26″O / 48.36639°N, 19.57389°O (mapo) | ||
Alto | 251 m s.m. | ||
Areo | 18 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Stará Halič [+] | |||
Stará Halič situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Lučenec troviĝas je 8 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1350 laŭ tiama hungara ortografio "Gaach". Longe ĝi estis serva vilaĝo de fortikaĵo Gács. La husanoj okupis ĝin, kiun en 1467 Matiaso la 1-a reokupis. La setlejo ricevis rajton pri bazarado en 1763. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1828 loĝis tie 547 vilaĝanoj en 82 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gácsfalu 722 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Stará Halič 684 homoj, (636 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo el la 14-a jarcento
- renesanca ligna sonorilostablo de 1673
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio