Stirling (administra areo)
Stirling (jen angle, en la skota: Stirlin, en la skotgaela: Sruighlea) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Administra centro estas la samnoma urbo Stirling.
Stirling | ||||
---|---|---|---|---|
skotgaele Sruighlea | ||||
administra regiono | ||||
konsilia areo en Skotlando, skota distrikto [+] | ||||
Lando | Skotlando | |||
Ĉefurbo | Stirling | |||
- koordinatoj | 56° N, 4° U (mapo)56.2533-4.3259Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo) | |||
Akvokolektejo | 2 186,97 km² (218 697 ha) [+] | |||
Areo | 2 186,97 km² (218 697 ha) | |||
Loĝantaro | 94 210 [+] (2019) | |||
ISO 3166-2 | GB-STG | |||
|
||||
Stirling | ||||
Vikimedia Komunejo: Stirling (council area) [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 94 210 loĝantoj sur areo de 2 186,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km².
La konsilia regiono kovras la plejmulton de la historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Stirlingshire (krom la urbgegon Falkirk), kaj ankaŭ parton de la eksa graflando Perthshire. Ĝi bordas la regionojn Clackmannanshire (oriente), North Lanarkshire (sude), Falkirk (sudoriente), Perth kaj Kinross (norde kaj nordoriente), Argyll kaj Bute (norde kaj nordokcidente), East Dunbartonshire kaj West Dunbartonshire.