Stonehenge

neolitika monumento
Monda heredaĵo de UNESKO

Stonehenge [stoŭnhenĝ] estas neolitika monumento de henĝo apud Amesbury en la provinco de Wiltshire en Anglio. Laŭ arkeologiaj esploroj la unua ŝtoncirklo estis konstruata ĉirkaŭ -5000, kaj la tuto estis rekonstruata kaj pligrandigata verŝajne inter -2500 kaj -2000 kaj parte rekonstruata dum la 19-a jarcento.

Stonehenge

Koordinatoj51° 10′ 44″ N, 1° 49′ 34″ U (mapo)51.178888888889-1.8261111111111Koordinatoj: 51° 10′ 44″ N, 1° 49′ 34″ U (mapo)
Materialosarsen, bluestone [+]
HorzonoGMT [+]

Stonehenge (Anglio)
Stonehenge (Anglio)
DEC

Map
Stonehenge

Vikimedia Komunejo:  Stonehenge [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Stonehenge

La katedrala urbo Salisbury estas 13 kilometrojn (8 mejlojn) fore, kaj sur la vojo estas la ruino de mezepoka urbo Old Sarum.

Stonehenge (henge aŭ henĝo havas la signifon de ĉirkaŭanta ronda tranĉeo kun ekstera altaĵeto) estas granda rondforma grupo (kromleĥo) de 162 starantaj ŝtonegoj t.e. megalitoj. Ĝi ankoraŭ estas sanktejo por modernaj druidoj kaj aliaj paganoj, sed la zorgorganizaĵo English Heritage malpermesas alproksimiĝi al la ŝtonoj, precipe dum somera solstico.

Piedireble ĉirkaŭ Stonehenge estas altaĵetoj, verŝajne neolitikaj tomboj, kaj neolitika ŝtona "ŝoseo".

Dum 1986 Stonehenge estis deklarata de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo.

Proksima ŝtonrondo en Wiltshire estas Avebury, kie vilaĝo kreskis meze de la rondo.

Iamaj funkcioj

redakti

Kelkaj markoj montras, kie suno aperas kaj malaperas en specialaj tagoj kiel solsticoj. Oni supozas, ke la konstruintoj de Stonehenge uzis ĝin kiel kalendaran ilon.

Tamen lastatempaj priserĉoj helpitaj de National Geographic montris, ke la ĉefa funkcio de la monumento estis tombejo aŭ sepultejo.[1] Tiu sepulteja funkcio daŭris dum multaj jaroj de funkciado de la monumento, laŭ Mike Parker Pearson, arkeologo de la Universitato de Sheffield. Iam antaŭe oni konis la ekziston de putoj enhavantaj ostojn kaj cindrojn, ĉar kutimis kremacio. Tiuj priserĉoj baze sur analizoj de radiokarbono pruvis, ke la loko jam estis uzata por sepultejo 5,000 jarojn antaŭ nia erao kaj ĝis multe post la starigo de la megalitoj. Oni enterigis tie almenaŭ dum kvin jarcentoj (3000-2500 aK.) 240 personojn, multe pli ol tio antaŭe supozita. Tiuj personoj estus tribestroj kaj samfamilianoj de tiuj, ĉar kun ties restaĵoj estis armiloj.

Ankaŭ laŭ tiuj priserĉoj la ekzisto de Stonehenge estas ligata al tiu de la najbara arkeologa vilaĝo nome Durrington, kie estus loĝintaj la konstruintoj de Stonehenge. La rilatoj estas evidentaj: ambaŭ lokoj estas proksimaj, prezentas similan rondoforman protektitan strukturon kaj en Durrington oni trovis ellignan strukturon similan al tiu de Stonehenge kaj en ambaŭ lokoj unu vojo kunigas la lokon kun la rivero Avon. Per tiu vojo ambaŭ lokoj estus kontakte. En Stonehenge oni enterigus la elitanojn kaj la normalajn samvilaĝanojn oni estus lanĉintaj al la rivero.

Mito de druidoj de Stonehenge

redakti

Persista mito ekzistas, precipe en Britio, ke la druidoj konstruis Stonehenge kaj uzis ĝin por siaj ritoj.[2]

Eble la druidoj uzis Stonehenge, sed estas neniun ateston ajn ke tio okazis do tio malverŝajnas. La druidoj estis keltaj pastroj kiuj prezipe uzis arbarajn maldensejojn por siaj ritoj laŭ la malmultaj fondoj pri la afero.

John Audrey estis la unua kiu spekulativas ke Stonehenge estus druida sanktejo, sed li ne asertis tion ĉi sen singardeco. Sed la pli sensingarda William Stukeley predikis ĝin kvazaŭ fakto. Bonmanieraj viroj, kutime riĉaj, ekkredis ke Stonehenge vere estis templo de druidoj. Pro la kulturaj privilegioj de ili la mito akiris altan statuson kaj iĝis vaste kredita en Britio kaj ankaŭ aliloke. Tial ĝi eniris la Novan Epokon kaj novpaganismon.

 
Aotearoo, Stonehenge en Nov-Zelando

Vidu ankaŭ

redakti
  • Esperance-urbo, Stonehenge en Aŭstralio,[3] estas modernaj, astronomie funkciantaj replikoj de la ŝtonepoka kultejo en Britio. Tamen ili bedaŭrinde ne havas la etoson esti plurmiljaraj.

Ekstera ligilo

redakti

Referencoj

redakti
  1. El País, 30a de majo 2008, Jacinto Antón, "Stonehenge estaba consagrado a los muertos", p. 48.
  2. Stuart Piggott, "The Druids and Stonehenge", The South African Archaeological Bulletin, Vol. 9, No. 36 (Dec., 1954), pp. 138-140. Ligilo: http://www.jstor.org/stable/3886827.
  3. retejo de Stonehenge en Aŭstralio en Esperance-Urbo

 

  NODES
mac 1
os 7