Strzyżów
Strzyżów estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Strzyżów kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Strzyżów. Fine de junio 2016 la urbo havis 8920 loĝantojn.
Strzyżów | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Strzyżowa | ||||
Provinco | Antaŭkarpatio | ||||
Distrikto | Distrikto Strzyżów | ||||
Komunumo | Komunumo Strzyżów | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Koordinatoj | 49° 53′ N, 21° 47′ O (mapo)49.88333333333321.783333333333Koordinatoj: 49° 53′ N, 21° 47′ O (mapo) | ||||
Areo | 13,93 km² | ||||
Loĝantaro | 8920 (en junio 2016) | ||||
Loĝdenso | 623,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 38-100 | ||||
Telefona antaŭkodo | 17 | ||||
Aŭtokodo | RSR | ||||
TERYT | 3182519044 | ||||
Estro | Mariusz Kawa | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Przecławczyka 5 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 38-100 | ||||
Telefono de estraro | 17 276-13-54 | ||||
Fakso de estraro | 17 276-32-19 | ||||
Poŝto de estraro | gmina@strzyzow.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Italio) Bagnacavallo (Slovakio) Svidník (Ukrainio) Gorodok (Hungario) Kisvárda (Aŭstrio) Lassee | ||||
Komunuma retejo | http://www.strzyzow.pl | ||||
Historio
redaktiLa legenda historio de Strzyżów komencas en la 9a jc, dum la tempo de la slava gento Vistulanoj (vidu la apudan mapon), tiam la pagana princo de Wiślica en la forkoj de la riveroj Stobnica kaj Wisłoka konstruis tie la gardoturon (kastelon) nomata: Strzeżno – por gardi la orientan flankon de sia teritorio, poste sama disvolvo jam en la kristana Pollando dum la regado de la unua pola reĝo Boleslao la Brava. La papa legato, la episkopo Filipo el la itala urbo Fermo, en la jaro 1279 en Buda (Hungario) donis la rajton al la abato de la klostro de Cistercianoj en Koprzywnica preni la dismon (dekonaĵon) i.a. de la urboj Strzyżów kaj Czudec. La unua lokigo de la urbo (urborajtoj) okazis en la jaroj inter 1373 kaj 1397 kaj la dua lokigo en la jaro 1480. En la urbo dum 15-17 jarcentoj estis du urboplacoj, tri preĝejoj, urbodomo, urba bandomo (banejo), hospitalo por senhejmuloj, 3 muelejoj, viand-butikoj, gastejo, brandofabriko, 2 bierfabrikoj kaj maltejo, parok-lernejo, doganejo, 2 pontoj: la godowa kaj la gbiska, la domo en kiu oni preparis drapojn (pole: folusz), kalandrilo (rulpremilo) kun la loko kie oni blankigis la teksaĵojn (ĉefe: linaĵojn) (tiu loko estas nomata pole: blech), krome estis tie la fiŝ-lageto (stavo). La urbajn terenojn ĉirkaŭis la remparo - ĝis hodiaŭ estas tie la rempar-strato (pole: ul. Zawale). Tio estis la ora epoko de de la disvolvo de la urbo kaj disvolvo de metio, fabrikado, bredado kaj de komercaj kontraktoj kun urboj en Pollando, Hungario kaj Slovakio. La cisterciana urbo Strzyżów de la jaro 1373 fariĝis la posedaĵo de kavaliroj (ekzemple dum la 15a jc de la kavaliro Wojtko, Pakosz kaj liaj filoj Johano kaj Nikolao Strzeżowski, poste en la 16a jc de familioj Świerczowski, Wielopolski, poste en la 17a jc de familioj Bączalski kaj Boner, de familio Szczepiecki kaj denove de la familio Wielopolski, poste en la 18a jc de la familio Radziwiłł, poste en la 19a kaj komenco de la 20a jc de la familioj Starzeński, Skrzyński, Wołkowicki kaj Konopko).
La 15an de aŭgusto 1769 dum la Bara Konfederacio la anoj de la Konfederacio ĵure promesis antaŭ la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en Strzyżów, ĉeestis Kazimierz Pułaski kaj Franciszek Trzecieski. Tiun bildon oni enmetis sur la standardon kaj sur la krucon de la Konfederatoj (vidu la apudajn fotojn).
Dum la historio de Strzyżów okazis 10 incendioj (brulegoj) – la lasta en la jaro 1895, de tiam ekestis la decido ke la urbo estis rekonstruita plejmulte nur per la masonitaj domoj. La disvolvon de la urbo stabiligis la establigo de la laika lernejo en la jaro 1796, kaj pli frue ankaŭ en la jaro 1684 la reĝa permeso por la organizado de la foriroj kvarfoje jare, same la konstruo de la bona ŝoseo Rzeszów-Strzyżów-Krosno, de la fervoj-linio Rzeszów-Strzyżów-Jasło en la jaro 1890. En la jaro 1880 en la urbo loĝis: 930 poloj, 212 judoj kaj 185 germanoj. Dum la Dua Mondmilito en la jaroj 1940-41, en Strzyżów estis konstruita grandega bunkro (kvartiro) de Hitlero (nomata: "Anlage Süd") kaj la fervoja bunkro por la stabaj vagonaroj de Hitlero (vidu la apudan mapon kaj fotojn). Dum la jaroj 60aj kaj 70aj de la 20a jc okazis en Strzyżów granda industriiĝo - estis establigitaj multaj fabrikoj, entreprenoj, lernejoj kaj kultur-domoj. Strzyżów estis la distrikta urbo dum la jaroj 1896-1932, 1954-1975 kaj de la jaro 1999.
Famuloj ligitaj kun Strzyżów
redakti- Kazimierz Pułaski, blazono Ślepowron (naskiĝis la 6-an de marto 1745 en Varsovio — mortis pro vundoj dum la sieĝo de Savannah (Usono) la 11-an de oktobro 1779) – unu el komandantoj kaj marŝalo de la Bara Konfederacio, generalo kaj heroo de la Usona Milito de Sendependeco. Nomata patro de usona kavalerio. En 2009 Usona Kongreso atribuis al li honoran civitanecon de Usono.
La 15-an de aŭgusto 1769 dum la Bara Konfederacio la anoj de la Konfederacio ĵure promesis antaŭ la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en Strzyżów, ĉeestis Kazimierz Pułaski kaj Franciszek Trzecieski. Tiun bildon oni enmetis sur la standardon kaj sur la krucon de la Konfederatoj (vidu la apudajn fotojn)
- Julian Przyboś (naskiĝis la 5-an de marto 1901 en la proksima vilaĝo apud Strzyżów: Gwoźnica Dolna, mortis la 6-an de oktobro 1970 en Varsovio, tamen entombigita en Gwoźnica Górna) – pola poeto, eseisto kaj tradukisto.
Ĝemelaj urboj
redakti- Italio - Bagnacavallo
- Slovakio - Svidník
- Ukrainio - Gorodok
- Hungario - Kisvárda
- Aŭstrio - Lassee
- Norvegio - Namsos
- Kroatio - Tisno