Suba Sankt-Laŭrencio
Suba Sankt-Laŭrencio - france Bas-Saint-Laurent - estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio, lokita sur la suda bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 130 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Rimouski.
Suba Sankt-Laŭrencio | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Supermara alteco | 0 m [+] | ||
Ĉefurbo | Rimouski | ||
- koordinatoj | 48° N, 69° U (mapo)48.333333333333-68.666666666667Koordinatoj: 48° N, 69° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 28 396 km² (2 839 600 ha) [+] | ||
Areo | 28 396 km² (2 839 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 199 039 [+] (2021) | ||
Denseco | 7,01 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
Suba Sankt-Laŭrencio | |||
Vikimedia Komunejo: Bas-Saint-Laurent [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La regiono kovras areon de 22 184 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 200 462 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 9,0 loĝantoj po km². 99,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 0,1 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Norde la regiono Suba Sankt-Laŭrencio limas je la golfo Sankt-Laŭrenco, okcidente je la regiono Capitale-Nationale (Kebek-regiono), sudoriente al la regiono Chaudière-Appalaches (Ŝodierio-Apalaĉio), sude al la usona ŝtato Majno kaj al la kanada provinco Nov-Brunsviko kaj oriente al la regiono Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine (Gaspegio–Magdalena Insularo).
Gravaj urboj
redakti- Rimouski, kantono Rimouski-Neigette (42 105 loĝantoj)
- Rivière-du-Loup, kantono Rivière-du-Loup (18 050 loĝantoj)
- Matane, kantono Matane (15 207 loĝantoj)
- Mont-Joli, kantono La Mitis (6 731 loĝantoj)
- Amqui, kantono La Matapédia (6 667 loĝantoj)
- La Pocatière, kantono Kamouraska (4 747 loĝantoj)
- Trois-Pistoles, kantono Les Basques (3 706 loĝantoj)
Regionaj kantonoj (2002)
redakti- Kamouraska (22 905 loĝantoj, 17 urboj)
- La Matapédia (20 140 loĝantoj, 18 urboj)
- La Mitis (19 592 loĝantoj, 16 urboj)
- Les Basques (9 868 loĝantoj, 11 urboj)
- Matane (22 772 loĝantoj, 11 urboj)
- Rimouski-Neigette (52 928 loĝantoj, 10 urboj)
- Rivière-du-Loup (32 218 loĝantoj, 14 urboj)
- Témiscouata (22 695 loĝantoj, 21 urboj)
-
turisma informejo ĉe la Rivero Sankt-Laŭrenco, proksime de La Pocatière
-
tipa pejzaĝo de Suba Sankt-Laŭrencio
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de Suba Sankt-Laŭrencio (france kaj angle) Arkivigite je 2007-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- turisma reta informilo pri Suba Sankt-Laŭrencio (france) Arkivigite je 2012-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la statistika instituto de Kebekio