Tamás Mihály
Tamás Mihály [tamAŝ mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihály Tamás estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, komponisto, sintezilisto), iama membro de Omega (rokgrupo). Lia patro estis András Mihály.
Tamás Mihály | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mihály Tamás |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de novembro 2020 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | András Mihály |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Tamás Mihály [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1947 en Budapeŝto kaj mortis la 21-an de novembro 2020.
Biografio
redaktiTamás Mihály studis klasikan muzikon en muziklernejo en sia naskiĝurbo. Tamen li interesiĝis pri ŝlagroj, eĉ li aliĝis al tiutempaj ŝlagrorkestroj. En 1967 li estis membro de Omega, kie li estis gitaristo, kantisto, sintezilisto kaj komponisto. Tamen ofte la ŝlagroj estis komunaj laboroj kun la ceteraj membroj. Lastoje li muzikadis en la rokgrupo en 2014. Li ricevis premiojn preskaŭ senescepte kune kun la rokgrupo ekde 1970, aparte menciinda la premio Kossuth en 2013.
Elektitaj teatraj komponaĵoj
redakti- 56 csepp vér (2006)
- Ez van (Canterbury mesék) (2014)
- Millió dolláros bébi (2015, táncjáték az azonos című film alapján)
Lia libro
redakti- Basszus! Omega! (2014)