Thoothukudi (tamile தூத்துக்குடி) pli frue konata ankaŭ Tuticorin estas marhavena kaj universitata urbego, ankaŭ katolika diocezo en Distrikto Thoothukudi (kie ĝi estas la distrikta sidejo), en subŝtato Tamilnado en sudorienta Barato. Ĝi estas la mara enirejo de Tamilnado.

Thoothukudi
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 628001
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 47′ N, 78° 8′ O (mapo)8.783333333333378.133333333333Koordinatoj: 8° 47′ N, 78° 8′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Thoothukudi (Tamilnado)
Thoothukudi (Tamilnado)
DEC
Situo de Thoothukudi
Thoothukudi (Barato)
Thoothukudi (Barato)
DEC
Situo de Thoothukudi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thoothukudi [+]
vdr
Katedralo en Thoothukudi

Geografio

redakti

Thoothukudi situas laŭ Bengala Golfo en averaĝa alteco de 8 metrojn en suda parto de la lando (same de la subŝtato). Tirunelveli troviĝas 71, Maduraj 99, Nagerkoil 133, Thiruvananthapuram (kun okcidenta marbordo) 151, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 495, Mumbajo 1250, Kolkato 1849, tutlanda ĉefurbo Delhio 2180 kilometrojn (aere) [1].

 
Fiŝistoj laŭ la marbordo en Thoothukudi

Demografio

redakti

En 2011 Thoothukudi havis 237 830 da loĝantoj.

Historio

redakti

La praa urbo de Korkai (la moderna Tuticorin) estis centro de mara komerco kaj perlobredado dum pli ol 2000 jaroj, tiutempe ekzemple estis komerca rilato kun la Romia Imperio. Thoothukudi apartenis al la portugaloj ekde 1548, poste al la nederlandanoj (1658), fine al la britoj inter 1825-1947. La havenurbo ricevis municipan statuson en 1866. Libereclukto okazis jam en la frua 20-a jarcento.

Ekonomio

redakti

Ekonomio de Thoothukudi konsistas el saloproduktado, fiŝkaptado, agrikulturo, karboenergia centralo, bankado, ŝipkonstruado, komerco kaj turismo.

Religio kaj lingvoj

redakti

La ĉefa religio en Thoothukudi estas hinduismo (64.97%), poste kristanoj (30.14%) kaj islamo (4.74%). La tamila estas la plej parolita, sed uzo de la angla estas relative ofta.

 
Kampuso en Thoothukudi

Universitato, kolegioj, akademio kaj instituto signifas la altan edukon en Thoothukudi.

Trafiko

redakti

Thoothukudi estas bone ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj regionoj. La fervojo funkcias ekde 1874. La enlanda flughaveno estas hejme, la internacia en Maduraj. Enurbe ekzistas busservo. La haveno akceptas pramojn el Kolombo (urbo).

Klimato

redakti

Thoothukudi havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musono. Averaĝe pluvas jare po 621 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter oktobro-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 25-33 °C.

 
Haveno de Thoothukudi

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
  NODES
admin 1
INTERN 1