Tiŝrio
Tiŝrio estas monato en la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze de septembro. Laŭ la juda tradicio, ĝi estas la monato, dum kiu la mondo kreiĝis.
Festoj dum tiŝrio:
- 1-a - 2-a: Roŝ Haŝana
- 3-a: Com Gedalja (La fasto de Gedalja)
- 1-a - 10-a: la tagoj de pento
- 10-a: Jom Kippur
- 15-a - 21-a (22-a ekster Israelo): Sukoto
- 22-a: Ŝmini Aceret
- 22-a (23-a ekster Israelo): Simĥat Tora