Tribunuso

romia registara pozicio

Tribunuso (latine tribunus, de tribus, en Esperanto "tribo", ĉi tie subdividoj de la romia popolo) en la Romia Imperio estis la nomo por diversaj politikaj kaj armeaj funkciuloj:

  • tribunus plebis, popola tribunuso;
  • tribuni aerarii;
  • tribunus militum (aparta formo: tribunus militum consulari potestate), armea tribunuso;
  • tribunus cohortis, kohorta tribunuso;
  • tribunus numeri;
  • tribunus et notarius.

La postena nomo remalkovriĝis dum la mezepoko en la urboŝtatoj de Italio (inter alie Venecio) kaj dum la napoleona epoko en Francio.

  NODES
os 1