Tritikalo
Tritikalo estas hibrido de tritiko (Triticum aestivum L.), kiel ina partnero, kaj sekalo (Secale cereale L.), kiel vira partnero, uzata kiel furaĝplanto. Ĝi estis komence kultivata en Svedio kaj Skotlando, en fino de la 19-a jarcento, kiel greno, simila al tritiko, sed pli malvarmo-tolera.
Tritikalo | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Oni rikoltis en 2004 13,7 milionojn da tunoj da tritikalo, kultivis ĝin sur pli ol 400 mil hektaroj. Ĝi estas uzata ĉefe kiel furaĝplanto, sed ĝi ankaŭ havas valoran entenon. Ĝia proteina enteno estas ĉ. 14-18%, depende de la medio.
Genetiko
redaktiLa fekunda (mal-sterila) kaj stabila heksaploida tritikalo estiĝis nur en la 1950-aj jaroj (1950-1955). Pli frue la trikilaloj estis t.n. primaraj (unuagradaj) tritikaloj – heksaploida tritiko x diploida sekalo (42 + 14 = 56) - oktaploidaj tritikaloj – aŭ – tetraploida tritiko x diploida sekalo (28+14=42) - heksaploidaj kaj sterilaj. Por superi la sterilecon oni kruckultivis multoble la hekpsaploidajn unuageneraciajn tritikalojn de la oktaploidaj kaj heksaploidaj tritikaloj kaj tiel estiĝis la duageneracia (duagrada) heksaploida tritikalo.
Aspekto
redaktiLa tritikalo aspektas kiel transira formo inter la sekalo kaj tritikalo (stabiliĝinta tritika-sekala hibrido). Ĝia kulmo estas alta kiel tiu de la sekalo. Oni nuntempe celas kultivadon de pli mallong-kulmaj specioj (50–100 cm).
La spiko estas longa, maldikiĝanta, deflanke similas al sekalo, defronte simila al tritiko. La ekstera glumo portas longan ariston, kiel la sekalo kaj estas memfekundiga kiel la tritiko. Ĝi havas kariopson kiel frukton, kiu similas al tiu de la sekalo.