Universitato Charles Sturt
La Universitato Charles Sturt (angle Charles Sturt University, akronime CSU) estas aŭstralia multuniversitateja publika universitato trovita en Novsudkimrio, Aŭstralia Ĉefurba Teritorio kaj Viktorio. Establita en 1989 [1], ĝi estis nomita en honoro de Kapitano Charles Napier Sturt [2], brita esploristo kiu faris ekspediciojn en Novsudkimrio kaj Suda Aŭstralio.
Universitato Charles Sturt | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | For the Public Good Por la Publika Bono | |
Informoj | ||
fondodato | 1989 | |
Geografia situo | 33° 25′ 53″ S, 149° 33′ 36″ O (mapo)-33.431277777778149.55988888889Koordinatoj: 33° 25′ 53″ S, 149° 33′ 36″ O (mapo) | |
lando | Aŭstralio | |
urbo | Bathurst | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
Ĝi estas la plej granda regiona universitato en Aŭstralio [3], ofertanta plurfakan spektron de kursoj kaj en kunlaboro kun diversaj partneroj tra la lando [4].
La CSU estas konata pro sia vasta gamo de ofertoj de distanclernado kaj estas unu el la ĉefaj provizantoj tutlande en ĉi tiu areo. La CSU gajnis bonan reputacion en la lokoj de amaskomunikilaro kaj komunikado, arto, vinkultivado (Nacia Esplorcentro de Vino kaj Vinbero), agrikulturo, flegado, radiografio, didaktiko kaj kontado. La universitato havas sian propran vitejon, kiu produktas premiitajn vinojn.
Organizo
redaktiLa universitato estas dividita en kvar fakultatojn:
- Fakultato de Arto (homoscienco)
- Fakultato de Komerco
- Fakultato de Pedagogio
- Fakultato de Precizaj Sciencoj
Lokoj
redaktiAktuale en 2022, la universitato havas la sekvajn ses ĉefajn lokojn :
Kun la escepto de Wodonga, kiu estas en la stato de Viktorio, ili ĉiuj situas en la stato de Novsudkimrio.
Ekzistas ankaŭ tri lokoj por specialaj studareoj:
- Kanbero (Aŭstralia Kapitala Teritorio), teologio
- Goulburn (Novsudkimrio), polictrejnado
- Parramatta (parto de la Sidneja metropolitena areo, Novsudkimrio), teologio
La CSU retiriĝis de antaŭe komune funkciigitaj studcentroj en Melburno, Sidnejo kaj Brisbano (Kvinslando).
Referencoj
redakti- ↑ Charles Sturt University Act 1989 No. 76. Government of New South Wales. Australasian Legal Information Institute (1989). Arkivita el la originalo je 3 December 2013. Alirita 7 July 2013 .
- ↑ Gorrel, Graham, "Charles Sturt University the jewel in city's crown", 1 March 2013.
- ↑ https://study.csu.edu.au/why-charles-sturt/our-rankings#:~:text=We're%20Australia's%20largest%20regional%20university&text=For%20more%20than%20a%20century,vibrant%20regional%20cities%20%E2%80%93%20and%20beyond.
- ↑ Charles Sturt University - Associate Degree in Policing Practice (angle). Alirita 2024-04-03 .