Universitato de Princ-Eduarda Insulo
universitato ĉe Princ-Eduarda Insulo, Kanado
La Universitato de Princ-Eduarda Insulo (angle University of Prince Edward Island, akronime UPEI) estas publika universitato en Ĉarlotaŭno, Insulo Princo Eduardo, Kanado, kaj la ununura universitato en la provinco.
Universitato de Princ-Eduarda Insulo | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Fides, Scientia, Beneficium Fido, Scio, Servo | |
Informoj | ||
fondodato | 1969 | |
speco | publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 46° 15′ 32″ N, 63° 8′ 17″ U (mapo)46.259-63.138Koordinatoj: 46° 15′ 32″ N, 63° 8′ 17″ U (mapo) | |
lando | Kanado | |
urbo | Ĉarlotaŭno | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 4 555 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
El la 4,926 studentoj en oktobro 2020, 4,421 sekvis sian unuan gradon. 505 estis postdiplomiĝintoj, kiuj laboris direkte al pliaj kvalifikoj;.
Ĝi estis kreita en 1969 per Ago de Provinca Parlamento kiel rezulto de la fuzio de Prince of Wales College[1] kaj St Dunstan's University [2]. La universitata kampuso situas en la loko de la antaŭa Universitato de Sankta Dunstan en Ĉarlotaŭno.
Aktuale en 2021, la UPEI estas dividita en ok fakultatojn:
- Liberala Arto, kiu krom lingvoj (angla, franca, germana, hispana, modernaj lingvoj) inkluzivas ankaŭ psikologion, kristanajn studojn, filozofion, muzikon kaj historion [3]
- Ekonomiko (komerco), inkluzive de kontado kaj komerca administrado [4]
- Edukado/Pedagogio (Edukado) [5]
- Graduate School (Graduate Studies) por majstraj aŭ doktoraj programoj
- Flegado [6]
- Sciencoj, ekzemple fiziko, kemio, biologio, bioteknologio, mediaj sciencoj, manĝaĵo kaj nutrado [7]
- Daŭrigebla dezajno kaj konstruo (Sustainable Design Engineering)
- Atlantika Lernejo de Veterinara Medicino (Atlantika Veterinara Kolegio) [8]
Referencoj
redakti- ↑ Prince of Wales College: A Short History Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20130703051411), abgerufen am 21. März 2011
- ↑ Arkivigite je [Date missing] per saintdunstansuniversity.ca [Error: unknown archive URL], altirita la 21a de marto 2011
- ↑ Faculty of Arts. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 2020-08-29 .
- ↑ UPEI School of Business. Arkivita el la originalo je 2020-08-12. Alirita 2020-08-29 .
- ↑ Faculty of Education. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 2020-08-29 .
- ↑ UPEI School of Nursing. Arkivita el la originalo je 2020-08-13. Alirita 2020-08-29 .
- ↑ Faculty of Science. Arkivita el la originalo je 2020-08-13. Alirita 2020-08-29 .
- ↑ Atlantic Veterinary College. Arkivita el la originalo je 2020-08-23. Alirita 2020-08-29 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Universitato de Princ-Eduarda Insulo
- Universitat-insulo Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- UPEIa Studenta Unio