Urba municipo Velenje

urba municipo de Slovenio

Urba municipo Velenje estas unu el 212 municipoj en la eŭropa lando Slovenio kaj unu el 11 urbaj municipoj de la lando. Ĝi situas en la regiono Savinj. La municipo konsistas el 25 komunumoj kovrante areon de 83,5 km². Komence de 2018 tie loĝis 32802 homoj, kaj laŭ la stato de 2020 en ĝi vivis 33 638 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 403 loĝantoj/km². Administra centro de la municipo estas la urbo Velenje.

Urba municipo Velenje
urba municipo de Slovenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Slovenio
Regiono regiono Savinjska
Poŝtkodo 3320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 638  (2020) [+]
Loĝdenso 403 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 22′ N, 15° 7′ O (mapo)46.362115.1105Koordinatoj: 46° 22′ N, 15° 7′ O (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Areo 83,5 km² (8 350 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Urba municipo Velenje (Slovenio)
Urba municipo Velenje (Slovenio)
DEC
Situo de Urba municipo Velenje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo City Municipality of Velenje [+]
vdr

Loko, priskribo

redakti

Rivero Paka fluas de nordoriente al okcidento. Alteco estas proksimume 320 m en la valo en la sudo al 1108 m (Monto Ŝpik) en la montoj en la nordoriento.

 
Urba municipo Velenje

La ĉefa ŝoseo 4 el la urbo Slovenj Gradec trapasas la vilaĝon de nordo al sudo. Ne malproksime de Žalec, ĝi konektas al la A1 / E57 aŭtovojo.

La apudaj municipoj estas:

Občina Slovenj Gradec en la nordo, Občina Mislinja la nordoriento, Občina Dobrna oriente, Občina Žalec en la sudo, Občina Polzela la sudokcidento, Občina Šoštanj okcidente.

Konsisto

redakti

La municipo konsistas el la sekvaj 25 loĝlokoj aŭ urbodistriktoj: Arnače, Bevče, Črnova, Hrastovec, Janškovo selo, Kavče, Laze, Lipje, Lopatnik, Lopatnik pri Velenju, Ložnica, Paka pri Velenju, Paški Kozjak, Pirešica, Plešivec, Podgorje, Podkraj pri Velenju, Prelska, Silova, Šenbric, Škale, Škalske Cirkovce, Šmartinske Cirkovce, Velenje kaj Vinska Gora.

Referencoj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mestna občina Velenje en la slovena Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
admin 2