Usona Nacia Virina Halo de Famo
La Nacia Virina Halo de Famo [1] (angle National Women's Hall of Fame, akronime NWHF) estas usona neprofitocela (membra)organizaĵo kiu honoras la atingojn de usonaj virinoj, kaj specife tiuj kiuj faris gravajn kontribuojn al arto, sporto, komerco, edukado, publika servo, scienco kaj filantropio [2][3].
Usona Nacia Virina Halo de Famo | ||
---|---|---|
organizaĵo laŭ 501(c)(3) organizaĵo halo de famo | ||
Komenco | 10-a de marto 1969 vd | |
Geografia situo | 42° 54′ 33″ N, 76° 47′ 58″ U (mapo)42.909166666667-76.799444444444Koordinatoj: 42° 54′ 33″ N, 76° 47′ 58″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Seneca Falls | |
Adreso | 1 Canal St, Seneca Falls, NY 13148 | |
Poŝtkodo | 13148 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Aktuale en 2024, la Halo honoras 312 induktita virinoj.
Ĝi estis fondita en 1969 en Seneca Falls (Novjorko), kiu estas konsiderata la naskiĝloko de la usona movado por la rajtoj de virinoj.
La unua usona virinrajta konvencio, la Konvencio de Seneca Falls (Women's Rights Convention) estis okazigita ĉe tiu loko en 1848, kie la Deklaracio de Sentoj (Declaration of Sentiments) estis publikigita. Inter tiuj kiuj ĉeestis la renkontiĝon estis Elizabeth Cady Stanton kaj Lucretia Mott. En 1923, Alice Paul kampanjis por la efektivigo de la Amendo por Egalaj Rajtoj [4].
En la muzeo de la institucio, kiu malfermiĝis en 1979, estas ekspozicioj pri la virinoj tie honoritaj kaj aliaj eventoj rilataj al la temo.
Ĉiujn du jarojn, virinoj estas elektitaj en plurfaza procezo por esti induktitaj en la Halon de Famo.
La kandidatoj estas elektitaj surbaze de la ŝanĝoj, kiujn ili helpis realigi, kiuj influis sociajn, ekonomiajn aŭ kulturajn aspektojn de socio, ilian signifan nacian aŭ tutmondan influon, kaj la rezultojn de iliaj atingoj, same kiel la daŭran valoron de iliaj atingoj [5][6][7].
Referencoj
redakti- ↑ aŭ Salono de Famaj Usonaj Virinoj
- ↑ "Our History", National Women's Hall of Fame. (en-US)
- ↑ "Feminists Start Hall of Fame", Los Angeles Times, August 27, 1973, p. I-5
- ↑ . A Conversation With: Jill Tietjen, CEO of National Women's Hall of Fame. Finger Lakes Times (4 May 2015). Arkivita el la originalo je 29 May 2019. Alirita 3 June 2018 .
- ↑ Frequently Asked Questions (en-US). Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2021-05-07 .
- ↑ 2021 Induction (en-US). Arkivita el la originalo je 2021-12-23. Alirita 2021-12-23 .
- ↑ Discover the Women of the Hall | Women of the Hall (en-US). Alirita 2024-05-20 .